Franz Muhri

aŭstra politikisto

Franz MUHRI (naskiĝinta la 12-an de oktobro 1924 en Wies-Limberg, mortinta la 7-an de septembro 2001 en Vieno) estis aŭstra politikisto kaj pli ol kvaronan jarcenton prezidanto de la Komunista Partio de Aŭstrio (KPÖ).

Franz Muhri
Diktatoro Nicolae Ceaușescu kaj Muhri en Rumanujo
Diktatoro Nicolae Ceaușescu kaj Muhri en Rumanujo
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1924 (1924-10-12)
en Limberg bei Wies
Morto 7-an de septembro 2001 (2001-09-07) (76-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Feuerhalle Simmering
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Vivo redakti

Muhri unue estis simpla laborejulo; post plukleriga vesperkurso ĉe la komerca lernejo en Graz li estis salajara librotenisto. Post Anschluss li eniris en 1940 grupon de junaj kontraŭfaŝistoj kiun estris Richard Zach; lin poste ekzekutis la nazioj. Post eksoldateco ĉe Wehrmacht li dizertis iĝonte ano de rezistada roto.

Lia kariero partia ekis partisekretariece en Deutschlandsberg kaj Gänserndorf. Tri jarojn studis li sociologion en Moskvo ĉe la Centra partialtlernejo W. I. Lenin. En 1958 estiĝis li landa movadĉefo en Stirio, tri jarojn poste oni elektis lin en la centran komitaton kaj politburoon. En 1965 li estis sekvanto de Johann Koplenig kiel partiestro. Post komenca kondamno de la brutala finigo de Praga Printempo fare de la sovetiaj kamaradoj, KPÖ baldaŭ korektis sin kaj papagumis senkritike la kutiman moskvan fipropagandon.

Dum la 20-a partitago en januaro 1969, Muhri publike minacis abdiki se ne elektiĝus ankaŭ Eŭropen centritaj samideanoj je Centra komitato; krome li bontrovis daŭran partianecon de la meritplena sed kritika veterano Ernst Fischer. Sed de ĉ. 1970 li sen iu protesto jesis la kompletan ŝanĝon de KPÖ je partio fidelega al Kremlo. En 1990 li demisiis. Tombo lia troviĝas sur la tombejo la viena kvartalo Simmering.

Verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti