Franz Okelmann

germana esperantisto

Franz OKELMANN (naskiĝis la 11-an de decembro 1913, mortis la 27-an de decembro 2013) estis germana esperantisto.

Okelmann eklernis Esperanton nur kiel maljunulo en la 1980-aj jaroj. Por ekzerci la lingvon, li komencis kompili sur sia komputilo ampleksan vortaron Esperanto-germanan, kies unua eldono aperis en 1987. Li mem eldonis la verkon kun neprofesia aspekto, ĉiam indikante en siaj informiloj kaj fakturoj, ke li estas tegmentista majstro.

La unua eldono enhavis abundon da eraroj. Ĝi celis ĉefe komencantojn, ĉar ĉiuj vortoj estis ordigitaj strikte laŭ alfabeta ordo, ne laŭ la radikoj. Poste Okelmann plibonigadis kaj ampleksigadis la vortaron. Aperis pluraj pliaj eldonoj; ĝis la apero de la Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch en 1999 la vortaro de Okelmann estis la plej ampleksa daŭre havebla vortaro Esperanto-germana.

En 1990 Okelmann publikigis la alidirektan vortaron Germana-Esperanto. En sia recenzo en Esperanto aktuell n-ro 5/1990, Rudolf Fischer nomis ĝin "erariga, neutiligebla, superflua". Tio tamen ne malhelpis Okelmann ampleksigi kaj plibonigi la verkon.

Verkoj redakti

  • Wörterbuch Esperanto-Deutsch. 1-a eldono 1987, 2-a ampleksigita kaj plibonigita eldono 1989 (368 p.), 3-a eldono 1993 (370 p.)
  • Wörterbuch Deutsch-Esperanto. 1-a eldono 1990 (404 p.), 2-a eldono 1996 (558 p.)

Eksteraj ligiloj redakti