Franz von Kalchberg

Franz von Kalchberg (naskiĝinta en la kastelo Herbersdorf proksime de Wildon en suda Stirio en la 8-a de februaro 1807, mortinta la 12-an de julio 1890 en Graz) estis aŭstra politikisto

Franz von Kalchberg
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1807 (1807-02-08)
Morto 12-an de julio 1890 (1890-07-12) (83-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Vivo redakti

Kalchberg frekventis la gimnazion en Maribor antaŭ ol studi en Graz kaj Vieno jursciencojn. En 1831 li ekdeĵoris ĉe la Kortega militkonsilantaro (Hofkriegsrat) kaj responsis pri la regiono Budapeŝto. En la jaro 1838-a li fariĝis konsilisto de la landa asembleo de Stirio, en 1840 deputito. Li okupiĝis pri la rekompencoj por la grundoj eksproprietigotaj kaŭze de la konstruo de la fervojlinio Südbahn (Vieno-Triesto) engaĝiĝante por la forigo de la grundhipotekoj. Sekve li konsideritis la spirita patro de la malŝarĝo grundaro kaj antaŭulo de Hans Kudlich.

En 1848 li iĝis reprezentanto de la urbo Graz en la Frankfurta Nacia Asembleo, de kie li jam en la 13-a de junio revenis.

Kariero en Vieno redakti

En decembro 1848 vokis lin la registarestro de la kabineto Schwarzenberg-Stadion Vienon, kie li fariĝis en la 7-a de januaro 1849 ministeria konsilisto pri komerco, metio kaj publikaj konstruaĵoj. En la 2-a de oktobro 1849 li iĝis prezidanto de la Senhipotekiga komisiono pri Stirio. Poste li ekestris en la ministerio pri komerco la sekcion pri fervojoj, poŝto kaj telegrafoj. Kiel sekciestro kaj ĝenerala direktoro de trafikoj (ekde la 9.12.1852) li modernigis ties strukturojn profunde. Li i.a. dekretis ordon por la fervojo kaj la fervojanoj.

De 1853-56 li ne laboris por malsano; poste li reaperis kiel sekciestro en la ministerio pri financoj kaj ĉefo de la katastro. Liaj planoj pri impostoleĝo ne realiĝis, tamen iĝis la bazo pri pli malfruaj leĝoj. En la 1859-a jaro li iĝis Sekreta konstilisto, en la 8.1.1964 Malsupra ŝtata sekretario en la ministerio pri financoj; en la 24.2.1864 li daŭre retiriĝi devis pro malsaneco.

Eksteraj ligiloj redakti

Biografio ĉe NBD.