Per la termino fraticelli (eldiru: fratiĉelli = fratetoj) oni alestigas al la memoro la franciskanajn fratulojn kiuj en la 14-a jarcento ribeliĝis al la aŭtoritato de siaj superuloj kaj de la ekleziaj aŭtoritatoj, ekde la promulgo de la papa buleo Sancta Romana de 30-a de decembro 1317 kiu enkondukis pezajn cenzurojn kontraŭ la subtenantoj de neceso de la “absoluta” (= posedi nenion!) malriĉeco por la enkardinatoj en la franciskana ordeno kaj, laŭ kelkaj ankaŭ en la tuta eklezio.

La “Fraticella” aro de la franciskana ordeno elektis vivi certe en kontinueco kun tiu de la franciskanaj spiritualoj vivintaj ĉevale de la 13-a kaj 14-a jarcentoj: la “fraticelli, tamen, diferenciĝis el Spirituali "de la unua horo", nome tiuj vivintaj inter 1280 ĉirkaŭ kaj 1317, ĉar tiuj ĉi restis ĉiukaze ene de la franciskana ordeno, dum la Fraticelli el ĝi disiriĝis, kaj sekve de la ekskomunikoj, kontraŭ ili alijuĝitaj, estis metitaj ankaŭ eksteren de la eklezia institucio. La kronologia disiĝo inter la du movadoj okazis, laŭ historiistoj, en 1318, kiam en Marsejlo iuj el la unuaj spirituali estis stuparumitaj.

La termino “fraticelli” estis uzita ankaŭ de papo Johano la 22-a kiu en la buleo Sancta Romana difinis la franciskanajn disidentojn, ĉerpante el la popola lingvaĵo, "fraticelli", "bizocchi" aŭ "fratres de paupere vita" (fratoj de la malriĉa vivo]]..

En la centraj teritorioj de la itala duoninsulo, havis apogopunktoj zonojn de la provinco de Ankono, de Latio kaj Pesaro. En la zonoj de Ankono la fraticelli estis kromnomitaj "barlozzàri" ĉar kelkaj el ili komunume loĝis ene de antikva kaj ampleksa cisterno loke indikata kiel "Barlozzo".

"Fraticelli de opinione" redakti

Fraticelli de opinione” estis diritaj aro de Fraticelli ĉar ili, kiel jam faris la tuta franciskana ordeno antaŭ ol ĝi koliziis kun papo Johano la 22-a, vorte/argumente defendis la tezon (opinio) de la “Disputo pri malriĉeco de la apostoloj”, kontraŭ la buleo de papo Johano la 22-a, de ili akuzita pri herezo ĉar li subtenis ke Kristo kaj Apostoloj povis posedi (malsame ol la tezo de la "absoluta malriĉeco") necesaĵojn por la vivo.

Fakte, la sintagmo “Fraticelli de oponione” indikas, ĉiam ene de la disidentoj, tiujn kiuj apartenis al la rondo de Mikaelo el Cesena, kiu rolis intelektule en la grupo. Tiu fine trovis rifuĝon en Munkeno de Bavaria sub la protekto de imperiestro Ludoviko la 4-a post sia fuĝo el Avinjono en 1328. Pro tiu motivo la Fraticelli estis ankaŭ kromnomitaj Michelisti (Mikaelistoj).[1]

Fraticelli, izolitaj el la franciskana ordeno, al kiu ili pretendis altrudi la absolutan malriĉecon, kaj repuŝitaj eksteren de la eklezio kaj, kelkfoje punataj pro hereza predikado, iom post iom malaperis foje revenante al la origina ordeno, kiu intertempe dividiĝis originante tri diversajn franciskanajn familiojn.[1]

Notoj redakti

  1. Mikaelo el Cesena “bonŝancis” figuri inter la historiaj personoj en la “Romano de la Rozo” de Umberto Eco en kiu li rolas kontraŭeklezie favore al la aŭtoraj tezoj.

Bibliografio redakti

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [2] Enciclopedia_Cattolica
    • [3] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [4] Catholic_Encyclopedia
  • Burr, D., The Spiritual Franciscans: From Protest to Persecution in the Century After Saint Francis, Penn State Press, 2003, ISBN 0-271-02309-0
  • The Nature and the Effect of the Heresy of the Fraticelli by Decima L. Douie ISBN 0-404-16121-9
  • Piron, S., Le mouvement clandestin des dissidents franciscains au milieu du XIVe siècle, Oliviana, 3, 2009, on-line http://oliviana.revues.org/index337.html
  • [5][rompita ligilo] Itallingva Historia de la kapucena Ordeno
  • [6][rompita ligilo] Franciskanaj konventualoj.

Vidu ankaŭ redakti