Fratogrupo, Frata grupoFratotaksono estas sistematika termino por kladistiko denotanta la plej proksimajn parencojn de grupo en filogenetika arbo.[1] Tiu ĉi koncepto estas plej facile ilustrebla pere de kladogramo:




A



B




C



La fratogrupo de A estas B. Krome la fratogrupo de B estas A. Tiuj du grupoj, kune kun aliaj descendantoj de sia lasta komuna praulo, konstitutas kladon; ties fratogrupo estas C. La tuta kladogramo estu denove enradikita en pli granda arbo, proponante pliajn fratogrupojn. Ĉe kladistikaj normoj, A, B, kaj C povas ĉi tie reprezenti specimenojn, speciojngrupojn. Ĉe kazoj kie ili reprezentas speciojn, oni uzas ankaŭ la terminon frata specio.

La termino "frata grupo" estas ĉiam uzata en rilatoj al filogenetika analizo. Nur grupoj konsideritaj en la analizo estu markataj kiel frataj grupoj. Komune citita ekzemplo estas birdoj, kies frata grupo estas krokodiloj.[2][3] Tamen la ĝusteco de tia aserto dependas de tio, kiuj estas la nunaj taksonoj. La arbo de la birda familio estas enradikita en dinosaŭroj, kio faras ke nombraj grupoj forbranĉis antaŭ veni al la lasta komuna praulo de birdoj kaj krokodiloj.[4] Tiel, la termino "frata grupo" devas esti konsiderata kiel termino relativa, t.e. kun la averto, ke la frata grupo estas la plej proksima parenco nur inter la grupoj/specioj/specimenoj inkluditaj en la analizo.[5]

Referencoj redakti

  1. Eernisse, D.J.. Introduction to Phylogeny: What is a Sister Taxon?. Biology 404 - Evolution. Department of Biological Science, California State University, Fullerton. Arkivita el la originalo je 2018-09-24. Alirita 4a Januaro 2012.
  2. (1a Majo 1994) “Cladistics and the Fossil Record: The Uses of History”, Annual Review of Earth and Planetary Sciences 22 (1), p. 63–89. doi:10.1146/annurev.ea.22.050194.000431. 
  3. Kemp, T.S. (1 January 1988 2008). “Haemothermia or Archosauria? The interrelationships of mammals, birds and crocodiles”, Zoological Journal of the Linnean Society 92 (1), p. 67–104. doi:10.1111/j.1096-3642.1988.tb01527.x. 
  4. . Ancient bird-crocdilian ancestor uncovered. AVES VITAE - The lives of birds. Arkivita el la originalo je 2012-04-26. Alirita 4a Januaro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-26. Alirita 2013-01-04.
  5. Podani, J. (2010). “Taxonomy in Evolutionary Perspective - An essay on the relationships between taxonomy and evolutionary theory”, Synbiologia Hungarica 5, p. 1–42.