Fratoj Grimm

germanaj lingvistoj kaj folkloristoj

Jacob GRIMM (naskiĝis la 4-an de januaro 1785 en Hanau; mortis la 20-an de septembro 1863 en Berlino) kaj Wilhelm GRIMM (naskiĝis la 24-an de februaro 1786 en Hanau; mortis la 16-an de decembro 1859 en Berlino) estas pli bone konataj kiel la Fratoj GRIMM.

Fratoj Grimm
Jacob kaj Wilhelm Grimm
Jacob kaj Wilhelm Grimm
Persona informo
Brüder Grimm
Naskiĝo 1785, 1786
Morto 1863, 1859
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo lingvistoj, germanistoj
Laborkampo lingvoscienco vd
Verkado
Verkoj Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jacob Grimm kaj Wilhelm Grimm, 1855

Biografio redakti

La du filoj de juristo studis juron en Marburg, laboris kiel bibliotekistoj en Kassel kaj profesoriĝis en la Universitato de Göttingen. En la jaro 1837 ili perdis siajn postenojn, ĉar ili apartenis al la grupo Göttinger Sieben, kiu protestis kontraŭ la reganto. Poste ambaŭ iris al Berlino.

Kvankam la fratoj multon entreprenis kune, ili ankaŭ havis apartajn laborkampojn. Jakob Grimm ege aktive agadis kiel sciencisto, publikigis ekzemple en 1819 unuafoje sian traktaton pri la germana gramatiko (Deutsche Grammatik) kaj en 1835 sian verkon pri germana mitologio (Deutsche Mythologie). Li ankaŭ formulis la leĝon de Grimm pri la germana sonsistemo. Wilhelm Grimm faris la precipan laboron pri la kolektado kaj kompilado de fabeloj, kiuj unuafoje eldoniĝis en du volumoj (Kinder- und Hausmärchen, 1812-1815). La plej ampleksa komuna verko estis la Germana Vortaro (Das deutsche Wörterbuch, 1854-1862), de kiu ili mem nur finis la volumojn de A ĝis F.

Estas fikcia versio de la vivo de la fratoj Grimm en filmo precize nomita The Brothers Grimm de Terry Gilliam.

Elektitaj fabeloj redakti

  1. Lupo kaj sep kapridoj
  2. Reĝo rano aŭ fera Henriko
  3. Feliĉa Joĉjo
  4. Joĉjo kaj Margenjo
  5. Neĝulino
  6. Ora birdo
  7. Fiŝkaptisto kaj lia edzino
  8. Tablo "kovru vin", orazeno kaj bastono el sako
  9. Fabelo pri unu, kiu migris por ekkoni la timon
  10. Du fratoj
  11. Cindrulino
  12. Fidela Johano
  13. Kuraĝa tajloreto
  14. La Maljunulino Holle
  15. Bremenaj muzikistoj
  16. Tri oraj haroj de l' diablo
  17. Knabo-Fingro
  18. Sesope oni trairas la tutan mondon
  19. Maljuna avo kaj nepo
  20. Kamarado Gaja
  21. Doktoro Ĉioscia
  22. Ursa felo
  23. Tri fratoj
  24. Steloj taleroj
  25. Neĝulino kaj Rozulino
  26. La longeco de l' vivo
  27. Senditoj de l' morto
  28. Paŝtistino de anseroj apud puto

En Esperanto aperis redakti

 
Du Fabeloj, 1929.
 
Kovrilpaĝo de Fratoj Grimm: Cindrulino, 2-a eldono sen eldonjaro, trad: Kabe
  • Du fabeloj de fratoj Grimm / esperantigis A. Degen. - Köln: Heroldo de Esperanto, [proks. 1929]. - 24 p. - (Esperanto-Junula Biblioteko ; 1)
  • Elektitaj fabeloj / Trad. el la germana Kabe. - [Repr. de la eld. Berlin 1906] - Saarbrücken: Iltis-Eld., 1981. - 190 p.
  • Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm / trad. el la germana lingvo Kabe. - Berlin: Möller & Borel, [1906]. - 199 p.
  • Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm / trad. el la germana lingvo Kabe. - Repr. de la eld. Berlin 1906. - Saarbrücken: Iltis, 1985. - 199 p. - (Jubilea Eldon-Serio 2, Beletro Tradukita ; 10)
  • La leporo kaj la erinaco / Fratoj Grimm. - En: Legolibro por kursanoj / Hrsg.: Tangerud, Odd ; p. 34 - 36
  • Neĝulino / [Trad. el slovena lingvo Tone Logar]. Ilustr. Marlenka Stupica. - [Ljubljana: Mladinska Knjiga ; Slovenia Esperanto-Ligo, 1967]. - 199 p.
  • Neĝulino : kaj aliaj fabeloj / Trad. el la germana lingvo Kabe. Ilustr. de A. Langeberg. - 2. eld. - Amsterdam: Libroservo Federacio de Laboristaj Esperantistoj, [1939]. - 94 p. : ilustr.
  • Neĝulino : kaj aliaj fabeloj / Trad. el la germana lingvo Kabe. Ilustr. de A. Langeberg. - 3. eld. - Beauville: SAT-Broŝurservo, 1999. - 94 p. : ilustr.
  • Ruĝĉapeto / de Grimm kaj E. Heltai. Esp. trad. R. Räuber kaj K. Bodé. Kun ĉina trad. de Sro Talento. - [S.l.]: La Verda Librejo, [s.j.]. - 31 p.
  • Tablo "Kovru vin", Orazeno kaj Bastono el sako / [Trad. Kazimierz Bein (Kabe)]. - [S.l., 1993]. - 58 p.
  • Tri oraj haroj de l' diablo / Trad. el la germana lingvo Kabe. La enkondukon aldonis Walerian Włodarczyk. - Krakovo: Pola Esperanto-Asocio, 1964. - 39 p. : ilustr. - (Mia Libreto ; 2)
  • La urbaj muzikistoj de Bremen / rerakonto de H. J. Grimm. Laŭ la fabelo de l' fratoj Jakob kaj Wilhelm Grimm. - [Ploen: Grimm, proks. 1962]. - [4]
  • p. -(Instigo al la Elekto, Traduko, Kolektado, Interŝanĝado, Disvastigado de Leg-Provaĵoj el la Valoraj Verkoj de l' Monda Literaturo ; 1)

([Eldon-Serio Vivantaj Juveloj ; 1])

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksa Grimm-muzeo, Kaselo

Verkoj interrete redakti