Fratoj Senf (germane: Gebrüder Senf) estis la nomo de entrepreno kaj eldonejo en Lepsiko, Germanujo, sur la kampo de filatelo. Ĝin fondis la fratoj Louis Senf (1853–1940) kaj Richard Senf (1856–1941). Tamen, kune ili ne pli ol naŭ jaroj aktivis entreprengvidante.

La vendejo ĉe la lepsika Barfuß-strateto mallonge antaŭ fermiĝo
Numero de Briefmarken-Journal de 1894
La bindita poŝtmarkkatalogo de Fratoj Senf de 1892

Historio redakti

Louis kaj Richard Senf estis la filoj de la lignaĵkomercisto Johann Gottlob August Senf (1811-1878), kiu estis posedanto de domo ĉe Frankfurter-strato nr 38 (nuntempe Elster-strato 48). Kolektis la fratoj jam infanaĝe poŝtmarkojn kaj komencis ties enkatalogiĝon. La pli juna frato Richard aktivis komercadi per poŝtmarkoj ene de la gepatra entrepreno en 1872. Tiu jardato poste ofte deklaritis oficiala komenco de la firmaaj aktivecoj kvankam la entrepreno transprenitis en 1874 fare de la frato pli maljuna Louis. Nur en aprilo 1881 ambaŭ prezentis sin publike entreprenistfratece.[1]

En 1874 ekeldonitis la monatfakgazeto "Illustriertes Briefmarken-Journal" kiun komence pro juristaj kialoj rajtis eldoni nur pli aĝa Louis sole. Kun eldonokvanto de ĝis 30.000 ekzempleroj temis pri la plej granda filatela fakperiodaĵo en Germanujo kies apero ĉesis nur post la Dua mondmilito.

En 1890 Louis Senf forlasis la firmaon kaj iĝis ununura posedanto Richard Senf. Louis fondis por siaj filinoj Katherine kaj Charlotte komercdomon filatelan, kiu prezentis sub la nomo Zur Briefmarkenbörse ekde 1904 ĉe Gewand-strateto nr 1 kaj ekde 1909 - ĝis dummilita detruo en 1943 - ĉe Universitäts-strato nr 18.[2]

Elstara produkto el la Senf-firmao estis katalogoj. Post kelkaj specialkatalogigadoj por Briefmarken-Journal aperis en 1892 bindite Gebrüder Senfs Illustrierter Postwertzeichenkatalog, kio poste simple nomitis Der Senf. Ĝi ĝuis eldonojn ĝis la 1940-aj jaroj!

Post kelkaj adresoj ekde 1881 ĉe Eosta antaŭurbo (je Verlagsbuchhandlung) troviĝis la vendejo poŝtmarka-eldona ekde 1904 ĉe Augustus-placo nr 8. Ekde 1930 la adresaroj notis adrese Markt 9 (do König-Albert-domo) al kiu apartenis ankaŭ la vendejo de ĉe Barfuß-strateto nr 8.[3] Tiutempe ekzistis jam nova posedanto, nome Heinrich Neubauer. La vendejo funkciis ĝis 2008.

Literaturo redakti

  • Peter Fischer: "Basiswissen: Gebrüder Senf – Geschichte einer Weltfirma." Ĉe: Deutsche Briefmarken-Zeitung, 1/2019, p. 28
  • Wolfram Grallert: Lexikon der Philatelie, Phil Creativ, tria eldono, Schwalmtal 2015, ISBN 978-3-932198-38-0, p. 365
  • Wolfgang Maassen: Von ersten Alben und Katalogen zu Verlagen von Weltrang, Phil Creativ, Schwalmtal 2010, ISBN 978-3-932198-87-8
  • Horst Hille: Schaubek, Senf und Schwaneberger (=Leipziger Blätter, 14), Lepsiko 1989, p. 52-55

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Leipziger Blätter, H. 14, p. 54
  2. Adresaroj historiaj
  3. Leipziger Adreßbuch 1930