Fred Lawrence Whipple

usona astronomo

Fred Lawrence WHIPPLE (naskiĝis la 5-an de novembro 1906 en Red Oak, mortis la 30-an de aŭgusto 2004 en Kembriĝo) estis usona astronomo. Li estas konata por artiko aperita en Astrophysical Journal de 1950 en kiu li proponis la modelon de la "malpura neĝa bulo" por la kometa kerno.

Fred Lawrence Whipple
Persona informo
Fred Lawrence Whipple
Naskiĝo 5-an de novembro 1906 (1906-11-05)
en Red Oak
Morto 30-an de aŭgusto 2004 (2004-08-30) (97-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • Occidental College vd
Profesio
Okupo astronomo vd
Laborkampo astronomio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Trafita de poliomjelito, li devis rezigni sportan karieron. Li lernis en la Occidental College de Los-Anĝeleso, kaj pri matematiko, en la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso. Li fakiĝis pri astronomio kaj li ricevis sian doktorecon pri tio en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley en 1931. En tiu universitato, li kunlaboris pri la kalkulo de la orbito de Plutono, freŝe malkovrita astro.

Li eniris en la en Observatorio de la Universitato Harvard en 1931 kaj studis la trajektoriojn de la meteoroidoj, konfirmante ke ili venas de la sunsistemo prefere el la interstela spaco.

En 1933 li malkovris la periodan kometon 36P/Whipple kaj la asteroidon 1252 Celestia. Li (kun)malkovris kvin aliaj ne-periodajn kometojn, inter kiuj C/1932 P1 Peltier-Whipple, sendepende remalkovrita de la amatora astronomo Leslie Peltier.

Dum la dua mondmilito, li eltrovis aparaton pro distondi foliojn da stano en folietoj utiligataj por konfuzi la malamikajn radarojn.

Li eltrovis ankaŭ "ŝirmilon kontraŭ meteoroidoj" tiel nomata "Wipple Ŝildo", kiu protektas la kosmajn veturilojn, forvaporiĝante la malgrandajn meteoroidojn.

Li estis direktoro de la Smithsonian Astrophysical Observatory de 1955 ĝis 1973.

Li antaŭpensis la epoko de la artefaritaj satelitoj kaj kreis la teamon "Moonwatch" por sekvi ilin. Tiu teamo estis la ununura preta je observi ilin kiam Sovetunio neatendite lanĉis Sputnik 1 en 1957.

Honoroj redakti

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti