Frederic Pujulà i Vallès

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Frederic PUJULÀ I VALLÈS (Palamós je la 12-a de novembro 1877, Bargemon, Var, Francio, je la 14-a de februaro 1963) estis katalunisto kaj esperantisto.

Frederic Pujulà i Vallès

Frederic Pujulà i Vallès barbhava
Persona informo
Naskiĝo 12-a de novembro 1877
en Palamós, Katalunio
Morto 14-a de februaro 1963
en Francio Bargemon, Var, Francio
Lingvoj katalunaEsperantohispana
Nacieco kataluno
Ŝtataneco FrancioHispanio
Familio
Edz(in)o Germaine Rebours
Okupo
Okupo esperantistodramaturgotradukisto • sciencfikcia verkisto
Esperanto
Verkis en Esperanto liaj verkoj
Esperantistiĝis en 1905
vdr
Frederic Pujulà i Vallès
Persona informo
Frederic Pujulà i Vallès
Naskiĝo 12-an de novembro 1877 (1877-11-12)
en Palamós
Morto 14-an de februaro 1963 (1963-02-14) (85-jaraĝa)
en Bargemon
Lingvoj katalunaEsperantohispana vd
Ŝtataneco FrancioHispanio vd
Familio
Edz(in)o Germaine Rebours vd
Profesio
Okupo esperantistodramaturgotradukisto • sciencfikcia verkisto vd
Aktiva dum 1900–1914 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskita en rusiljona kaj bretona familio Frederic pasigis kelkajn jarojn de sia infanaĝo en Kubo. Li poste studis juron en Barcelono, kie li amikiĝis kun Pablo Picasso (kiu faris faman portreton de Pujulà fumanta pipon[1]) kaj aliaj artistoj kaj verkistoj de tiu tempo.

En 1905, kelkaj oficiroj de la hispana armeo ruinigis la redakciejojn de la ĵurnalo La Veu de Catalunya kaj de la satirika semajna gazeto Cu-cut! pro ties "antihispanismo". Pujulà klarigis kaj kritikis tion en la esperanta revuo Tra La Mondo aperanta en Parizo. Hispana esperantista militisto denuncis lin kaj li ekziliĝis al Parizo, kie li daŭrigis siajn katalunistan kaj esperantistan taskojn, kaj, kie li povis adopti la francan civitanecon por eviti la persekutojn de la hispanaj aŭtoritatoj.

Jam reveninte en 1909, li profitis el sia funkcio de direktoro de la 5-a UK en Barcelono, por konigi al la tuta mondo la ekziston de la kataluna lingvo kaj de ĝia kulturo. Lia partopreno kiel soldato en la Unua mondmilito estis volontula, same kiel aliaj katalunaj batalantoj, kvankam li estis rekrutita pro sia franca civitaneco, tamen li partoprenis kun Adrià Gual, en 1914, en la preparaj laboroj de la 10-a UK 1914 okazunta en Parizo. Pujulà esperis ke lia batalo alportos ion al la liberiĝo de la eŭropeaj nacioj. Li pasigis kvar jarojn en diversaj militfrontoj ĝis li estos malmobilizita de la franca armeo en 1919. Interalie, li estis ano de kompanio de telefonistoj el kiu nur li kaj unu kompano transvivos, kaj li partoprenis en unua vico en korp-al-korpaj bataloj per bajonetoj, kiuj daŭris plurajn tagojn seninterrompe. La 9-an de marto li estis akceptita kun granda festo en Hotelo Suís de Barcelono. Sed lia traŭmatiga sperto ĉe la fronto, kaj aliaj personaj konfliktoj, igis lin eliĝi el publika aktivado.

En 1923 li fuĝis al Parizo, ĉar li estas avertita ke li povus esti enkarcerigita laŭ ordono de la nova registaro de Miguel Primo De Rivera, kaj li fortondis sian karakterizan barbon por tiel trapasi nerimarkite la landlimon. Tie li iĝis korespondanto de la ĵurnalo El Diluvio (ligita al Partit Republicà Democràtic Federal) kaj li sukcesis fariĝi Ĝenerala Sekretario de la Asocio de Fremdaj Periodistoj en Francio. En 1933 li revenis al Barcelono kie li plu kunlaboris kun tiu gazeto ĝis 1939, kaj li fine fariĝis ĉefredaktoro kaj rolis kiel direktoro. Dume li havis diversajn aktivecojn kiel framasono.

Dum la okupiteco de Barcelono fare de la faŝismaj ribelantoj, en la fino de la Hispana Enlanda Milito, li estis enprizonigita kaj mortkondamnita de militista tribunalo per rapidjuĝo pro sia katalunista kaj respublikista pozicioj. Post unu semajno pasigita atendante sian ekzekuton, lia kondamno estis ŝanĝita al prizonado da dudek jaroj kaj unu tago. Fine post prizonado de du jaroj kaj du monatoj en la karcero Modelo de Barcelono, li estas liberigita pro sia aĝo. Poste li estas persekutita en alia proceso pro "politikaj respondecoj", la Servo de Dokumentkolektado de Salamanko (Servicios de Recuperación de Documentos de Salamanca) petis informojn pri li. La Speciala Tribunalo por la Puno kontraŭ Framasonismo kaj Komunismo kondamnis lin en 1947 pro "framasonismo, kun separatistaj ideoj" por dekdu pliajn jarojn da prizono, kiujn li ne devis plenumi. Li ricevis malpermeson labori kiel advokato kaj kiel ĵurnalisto. Apartigita de la publika vivo, li mortis 14-an de februaro 1963 en Bargemon (Var, Francio).

La esperantisto redakti

 
PUJULÀ kun L. L. Zamenhof

Pujulà i Vallès estas konsiderata kiel la enkondukinto kaj la plej granda disvastiginto de Esperanto en Katalunio. De 1905 li fariĝis nelacigebla propagandisto per la revuo Joventut ("Juneco", kun pli ol 70 artikoloj), per kunlaborado al La Veu de Catalunya (sub pseŭdonimo Tamen) kaj per publikigado de granda nombro da didaktikaj verkoj, kun Gramàtica rahonada de la llengua Esperanto (1906) kaj aliaj gramatikoj, kursoj kaj vortaroj (kiel la unua Vortaro Kataluna-Esperanta en 1909). De kiam li ekkontaktiĝis kun la internacia lingvo, li alproprigis al si la paralelajn valorojn internaciismo kaj homa gefrateco. En 1905 li fondis la societon "Espero Kataluna" kaj li ekinstruis esperanton ĉe "Associació Nacionalista Progrés". Li vizitis L. L. Zamenhof en Pollando kaj rapide fariĝis granda konanto de la lingvo kaj granda preleganto en Esperanto.

Li ankaŭ verkis rakontojn en esperanto kiel Naivulo, Karabandolo la Plugisto, Fiŝkaptisto kaj RigardantoLa Grafo Erarinta, eldonitaj en 1908, kaj estis kunlaboranto de La Revuo, revuo esperantista en Parizo. Samtempe li kunlaboris per siaj artikoloj al multaj aliaj gazetoj. Li verkis la monologon La Rompantoj (1907), la teatraĵojn Aŭtunaj Ventoj (1909) kaj Novelo (1908) kaj multajn aliajn. Li ankaŭ esperantigis kaj monde diskonigis diversajn originalajn katalunajn verkojn. Pro lia interveno en 1905 la Unió Catalanista akceptis la uzon de Esperanto por rilati al aliaj movadoj por popolaj rajtoj. En 1906 li reprezentis Katalunion (nome de diversaj katalunistaj organizaĵoj kiel la grupo "Quatre Barres" kaj la "Cercle Catalanista de Santiago de Cuba") ĉe la 2-a UK 1906 okazinta en Ĝenevo (kie li deklamis kun granda sukceso siajn monologojn Senhejmulo kaj La Pipamanto). En ĉi kongreso estis incidento kun hispana militisto, ĉar li prezentiĝis nome de la kataluna nacio.

 
La Grafo Erarinta, 1908.

Ankaŭ en 1906 li ekpublikigis siajn unuajn esperantokursojn en kataluna lingvo en la revuo Joventut. En 1908 aperis lia vortaro Esperanto-katalana, en 1909 la alidirekta katalana-Esperanto, ambaŭ en la "biblioteko Joventut". Li tiel fariĝis ankaŭ la unua Esperanto-leksikografo de la kataluna.

En 1908 li instruis esperanton ĉe Sorbonne en Parizo (kie li la antaŭan jaron prelegis pri Katalunio kaj esperantismo).

Li estis unu el la organizantoj kaj la prezidanto de la 5-a UK 1909 en Barcelono kie li okazigis Internaciajn Florludojn laŭ la modelo de tiuj kiuj okazas en kataluna lingvo. Dum ĉi kongreso li reĝisoris en Teatre Romea la verkon Mistero de Doloro, de Adrià Gual, kiun li mem esperantigis kaj eldonis en esperanto en 1909. Li ankaŭ verkis la tekston de la esperantista himno "Akcepto", kun muziko de J. B. Lambert.

En 1911 li ekdirektas la revuon Kataluna Esperantisto, organo de la Kataluna Esperanto-Federacio, dum tri jaroj. Li ankaŭ estis unu el la direktoroj de Jen, esperantista versio de la populara revuo Papitu.

Poste li kunlaboris en la granda verko Kataluna Antologio (1925), antologia kolekto de katalunaj literaturo, popolkanto.

Alia interesa traduko, ĉikaze el la hispana lingvo estas parto de la verko Don Kiĥoto, eldonita kun la nomo "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono: 5 ĉapitroj" kiel kvina numero de la Esperanta Biblioteko Internacia, en 1909.

Katalunlingva verkisto redakti

 
PUJULÀ en frontpaĝo de Novela

Li komencis verki por La Senyera de Palamós, kaj komence de la 20-a jarcento, eklaboris kun Llevant, El Federalista, L'Autonomista, Llibertat, kaj aliaj revuoj federaciismaj kaj katalunismaj. Li redaktis en Joventut (1900-1906), kaj estis voĉisto de Unió Catalanista, kie li disvolviĝis sian idearon, publikinte ĉirkaŭ 220 artikoloj varitemaj: politikaj, patrolandamaj, filozofaj, pri literatuta kritiko, pri Esperanto, kaj tiel plu. Elstaris lia klara esprimado de liaj ideoj, per rava parolo.

Li verkis teatraĵojn kiel El geni (1904), El boig (1907, 2-a parto de El geni), Dintre la gàbia (1906, kun Emili Tintoré), kaj La veu del poble i El poble de la veu (1910, kun Lluís Via) - satiro pri la prestiĝaj ĵurnaloj La Veu de Catalunya (katalunisme konservativa) kaj El Poble Català (katalunisma, maldekstrisma, kaj respublikema), kun kiuj li ankaŭ laboris. Tiu ĉi verko, subskribita per pseŭdonimo F.L., kaŭzis grandan tumulton kaj multajn kritikojn. Li publikigis rakontojn kiel Titelles febles (1902), Creuant la plana morta (1903), El metge nou (1903), kaj la unua scienc-fikcia romano de la kataluna Homes artificials (1912). Li ankaŭ eldonis la eseon Francesc Pi i Margall (1902), aron de sep artikoloj el Joventut. Tradukis li ankaŭ al la kataluna teatraĵojn kiel Més enllà de las forsas, de norvego BJÖRNSON (1904), versaĵo Kaatje, de belgo Paul Spaak (1914) kaj romanoj de Georges Simenon, inter aliaj. Post lia malpermeso, li uzis aliajn kaŝnomojn.

Pri liaj travivaĵoj dum Mondmilito, speciale en la Verduna fronto, li verkis En el repòs de la trinxera. Cartes del soldat a l'amic kaj De la trinxera estant (rakontoj pri la unuaj estadoj en la unua linio (1918) kaj la eseo Les representacions teatrals als camps de batalla i França (1920)

En 1949, li gajnis premion Englantina d'Or dum Floraj Ludoj de la kataluna lingvo en Montevideo, per la patrolandama poeziaĵo Ai, de tant d'esperar…!

Post la frankisma subpremo, li daŭrigis verki poezie, romane, teatre, esee kaj cetere. Kvankam li laboris kun ekzilaj revuoj kiel Pont Blau el Meksiko, la precipa parto de lia verkaro ankoraŭ ne estas eldonita.

Verkoj redakti

Katalune redakti

  • Teatraĵoj
    • El geni (1904),
    • El boig (1907, dua parto de El geni)
    • Dintre la gàbia (1906, kun Emili Tintoré)
    • La veu del poble i El poble de la veu (1910, kun Lluís Via)
  • Rakontoj
    • Titelles febles (1902)
    • Creuant la plana morta (1903)
    • El metge nou (1903)
    • Homes artificials (1912), konsiderita kiel unua sciencfikcia verko en la kataluna, reeldonita en 1986 de Edicions Pleniluni, 84-85752-22-8
  • Studoj Francesc Pi i Margall (1902), artikolaro aperintaj en Joventut.
  • Tradukoj al la kataluna :

En Esperanto redakti

 
Naivulo. Karabandolo la Plugisto. Fiŝkaptisto kaj Rigardanto, 1908.
  • La Grafo Erarinta, (1908)
  • Naivulo. Karabandolo la Plugisto. Fiŝkaptisto kaj Rigardanto (1908)
  • Monologoj
    • La Rompantoj (1907),
    • Senhejmulo
    • La Pipamanto
  • Teatraĵoj
    • Aŭtunaj Ventoj (1909)
    • Novelo (1908)
  • Vortaroj
    • Vocabulari Català-Esperanto, ĉ. 5.000 kapvortoj, Barcelona: Biblioteca "Joventut", 1909 19x13cm iv, 225p.
    • Vocabulari Esperanto-Català, Barcelona: Biblioteca "Joventut", 1908 19x13cm 282p.
  • Tradukoj
    • Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono, 5 ĉapitroj el la verko de Miguel de Cervantes Saavedra. Eld. Esperanto Verlag Mollier & Borel, Berlino, 1909? (14 X 10) 48 paĝoj.
 
 Tiu ĉi libreto estas la n-ro 5a de la Esperanta Biblioteko Internacia. Okaze de la 5a kongreso S-ro Pujula havis la feliĉan ideon esperantigi parton de la famkonata « Don Kiĥoto. » La multnombraj aĉetantoj de la "Esperanta Biblioteko Internacia" legos kun plezuro la esperantan tekston de la ĉefverko de Cervantes. 
— Belga Esperantisto n.13 (nov 1909)

EdE-P redakti


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Hispana esperantisto

Frederic PUJOLÀ I VALLÉS (puĵola i valles), kataluno, advokato, verkisto, publicisto. Naskiĝis 12-a de novembro 1877 en Palamós. Esperantisto de 1905. Pro sia katalunnacieca agado li devis rifuĝi Parizon (li priskribis kelkajn komikajn epizodojn de ribelo de Barcelonaj militistoj kontraŭ la kataluna politika movado en Tra la Mondo kaj iu E-ista oficiro hispana denuncis lin.). En Paris li akiris la francan naciecon por eviti la persekutojn dum sia denova restado en Hispanujo por organizi la 5-an UK). Reveturinte Parizon, li estis mobilizita kaj pasigis 4 jarojn en la tranĉeo. Tie li kolektis la materialon por sia romano En el Repos de la Trinxera. De sia Esperantiĝo ĝis 1914 Parize. estis la animo de la kataluna Esperanto-movado. Fondinto de multaj grupoj, aŭtoro de sennombraj artikoloj, paroladoj, kursoj, ktp. dum sia ekzilo en Parizo li preparis kaj presigis du Esperanto-gramatikojn, vortaron, kelkajn originalajn rakontojn. Bonega Esperanto-oratoro, recenzisto, direktoro de Kataluna Esperantisto dum tri jaroj. La KEF kaj KE laboras ankoraŭ nun laŭ liaj metodoj. Kvankam li manifestis en publika parolado la timon esti perdinta en la tranĉeo la kredon en E-ismo, tamen li faris ankoraŭ ion dum sia postmilita restado en Paris. Liaj E-lingvaj verkoj: La Rompantoj, (kvin monologoj); Mistero de Doloro (dramo, trad. de Gual); Aŭtunaj Ventoj, drameto; Naivulo, La Grafo Erarinta; gramatikoj, vortaroj Esperanto-Katalana kaj Katalana-Esperanto.


Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Frederic Pujulà i Vallès » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»