Frederick Catherwood

Frederick CATHERWOOD (naskiĝis la 27-an de februaro 1799; mortis la 20-an de septembro 1854) estis brita arkitekto, pentristo, arkeologo kaj vojaĝisto.

Frederick Catherwood
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1799 (1799-02-27)
en Granda Londono
Morto 27-an de septembro 1854 (1854-09-27) (55-jaraĝa)
en Atlantiko
Lingvoj angla
Loĝloko LondonoJukatanio
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo esploristo • arkeologo • pentristo • arkitekto • vojaĝisto • litografisto • fotistoilustristokartografo
Verkoj Incidents of Travel in Yucatan
Incidents of Travel in Central America, Chiapas, and Yucatan
vdr

Li famiĝis pro siaj desegnaĵoj de retrovitaj majaaj ruinoj. Kun John Lloyd Stephens li ekis la esploradon de la alta kulturo de la majaoj.

Catherwood studis arkitekturon ĉe la Universitato de Oksfordo, sed le vere pasiis pri pentrarto kaj vojaĝoj. Jam vizitinte Grekion, Turkion, Egiption kaj Palestinon, li ekkonis la usonan advokaton kaj vojaĝaŭtoron John Lloyd Stephens en 1836. Li jam estis konata pro siaj desegnaĵoj kaj pentraĵoj de malnovaj ruinoj. Kune ili legis rakonton de Juan Galindo pri la ruinoj de Copán kaj decidis mem spekti la aferojn en Mezameriko kaj prepari detalan raporton pri tio.

Steleo N en Copán

Inter 1839 kaj 1841 Catherwood kaj Stephens esploris la tutan majaan regionon. Stephens prizorgis la skriban dokumentaron, Catherwood desegnis kaj pentris la de la ĝangalo liberigitajn templojn, piramidojn, pilkludejojn kaj steleojn. Ili vizitis entute 44 lokojn kaj malkovris iujn, inter ili:

En 1841 Stephens publikigis la libron "Incidents of Travel in Central America, Chiapas, and Yucatan". Dua esplorvojaĝo ekis al Jukatano, kiu estis fonto por dua libro en 1843 "Incidents of Travel in Yucatan". Ambaŭ libroj iĝis mondaj sukcesoj, al kio grande partoprenis la precisaj etosriĉaj ilustraĵoj de Catherwood. En 1844 Catherwood entuziasmigis la legantoj per sia verko "Views of Ancient Monuments in Central America, Chiapas and Yucatan".

Pro la orserĉado en Kalifornio Catherwood poste ekloĝis en Sanfrancisko, kie li malfermis vendejon por la ministoj.

En 1854 Catherwood vojaĝis per ŝipo de Liverpool al Usono. Post kolizo kun alia ŝipo, la ŝipo dronis kuntirante Catherwood en la morton.

Bibliografio redakti

  • Frederick Catherwood: Views of Ancient Monuments in Central America, Chiapas and Yucatan. Novjorko 1844
  • John Lloyd Stephens: Incidents of Travel in Central America, Chiapas and Yucatan. 1841 (Bd. 1 und 2)
  • John Lloyd Stephens: Incidents of Travel in Yucatan. 1843 (Bd. 1 und 2)
  • Victor Wolfgang von Hagen: Search for Maya. The story of Stephens and Catherwood. Londono 1947