Ĉi artikolo temas la militŝipon. Por la ĝenro de birdoj "Fregatoj", vidu Fregatedoj.

Fregato estas militŝipo, kies signifo forte evoluis tra la historio de la marnavigado. Nuntempe oni komprenas sub la nocio fregato la plej malgrandan militŝiptipon, kiu ankoraŭ memstare kapablas plenumigi operacion.

Antikva Fregato
Moderna Fregato

Fregatoj kutime disponas pri specifaj ekipaĵoj por specifaj taskoj. Oni en batalo ekzemple kunigas unu fregaton, kiu specializiĝis al la kontraŭluktado de submarŝipoj kun kontraŭ-aviadila kaj kontraŭ-ŝipa fregato. La tri fregatoj kune tiam estas ekvivalento de destrojero.