Frekventativo (de latine frequentia "ofteco"; ankaŭ iterativo de latine itēratīvum "ripeta") estas leksika aspekto de verbo, kiu esprimas ripetan, ofte okazantan resp. kutiman agon.

Verba frequentativa estas troveblaj antaŭ ĉio en malnovaj lingvoj kiel latina kaj Antikva greka lingvo. En la latina ili estas rekoneblaj per la sufikso -it. En la germana oni uzas por la redono adverbojn kiel „oft“ ("ofte") aŭ verbajn kompleksojn kiel „pflegen“ + „zu“-infinitivo.

Ekzemploj el la latina:

  • vent-it-are „ofte veni“ al ven-ire „veni“, perfekta pasiva participo vent-us
  • fact-it-are „kutime fari“ al fac-ere „fari“, perfekta pasiva participo fact-us

Ankaŭ en la germana ekzistas frekventativaj aŭ iterativaj verboj (de iterare „ripeti“). Tiuj estas ofte derivataj per la sufikso -eln-ern de la origina Verbo, kiel ankaŭ la diminutivaj verboj:

  • klingeln < „ripete soni“
  • sticheln < „ripete piki“

La rusa lingvo povas esprimi iterativon per la sufikso -ва- [-va-], ekz. говаривать [gowariwat'] "kutime diri".

Fontoj redakti

  • Hadumod Bußmann: Lexikon der Sprachwissenschaft. 2. Aufl. Kröner, Stuttgart 1990. germane
  • Helmut Glück: Metzler Lexikon Sprache. Verlag J.B. Metzler, Stuttgart, Weimar, 1993. germane