Fremont (Kalifornio)

Fremont [Frim'nt] en Kalifornio situas sud-oriente de la Golfo de San-Francisko, en la kantono Alameda.

Fremont
urbo de Usono • sanctuary city • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 94536–94539, 94555
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 230 504  (2020) [+]
Loĝdenso 1 016 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 33′ N, 121° 59′ U (mapo)37.543055555556-121.98277777778Koordinatoj: 37° 33′ N, 121° 59′ U (mapo) [+]
Alto 17 m [+]
Areo 226,924581 km² (2 269 2.4 581 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Fremont (Kalifornio)
Fremont (Kalifornio)
DEC
Fremont
Fremont
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Fremont

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fremont, California [+]
vdr

Fremont estas relative juna urbo, fondita je la 23-a de januaro 1956 per kunigo de kvin komunumoj: Centerville, Irvington, Mission San José, Niles kaj Warm Springs. Ĝi estis nomita laŭ John C. Fremont, kiu ĉ. 1845 esploris vojoj tra la pasejo Mission Pass. Per sia areo de pli ol 200 km² ĝi estas la kvine plej ampleksa urbo de Kalifornio. Naŭono de tiu areo estas akvo (de la golfo).

Mission San José estas la plej malnova eŭropana setlejo en la regiono. Ĝi estis konstruita de lokaj indianoj por hispanaj monaĥoj, kiuj misiis la regionon.

Fremont estas konsiderata parto de la Silicia Valo, kiu situas plejparte sude de ĝi. Aliflanke ĝi estas bone ligita al San-Francisko, ĉar ĝi situas je finstacio de la fervojsistemo BART, ĉe aŭtovojo al Oakland kaj San-Francisko kaj proksime de du pontoj super la golfo (al Palo Alto kaj al Foster City).

Kun tri proksimaj flughavenoj (San-Francisko, Oakland, San José) Fremont havas ankaŭ bonajn longdistancajn konektojn.

Rilatoj al Esperanto redakti

En la urbo baziĝas la retejo Esperanto Koresponda Servo, aktualigata fare de la esperantisto Enrique Ellemberg

Eksteraj ligiloj redakti