Freneza ĈevaloTashunka Witko (Thašųka Witko aŭ Thašuŋka Witko, [taŝunka ŭitko], "enigma ĉevalo"; naskiĝis inter 1838 kaj 1840; mortis la 5-an de septembro 1877 en Fort Robinson, Nebraska) estis ĉefo de la Lakotoj, parto de la okcidentaj Siuoj.

Freneza Ĉevalo
Persona informo
Tȟašúŋke Witkó
Naskiĝo ĉ. 1839
en Suda Dakoto
Morto 5-an de septembro 1877 (1877-09-05)
en Fort Robinson
Mortis per pikvundo vd
Tombo nekonata valoro vd
Etno Siuoj vd
Lingvoj siua lingvo vd
Loĝloko Suda Dakoto vd
Ŝtataneco Oglala Lakota vd
Profesio
Okupo politikistogentestro vd
Laborkampo Siuoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Freneza Ĉevalo en 1877 (aŭtenteco pridubinda, verŝajne temas pri frato de Freneza Ĉevalo)

Vivo redakti

Li naskiĝis en la nuna Suda Dakoto, proksime al Rapid City. Naskiĝdato ne estas certa – oni ankaŭ indikas ĉ. 1842. En 1865 li kontraŭstaris batale planojn konstrui vojon al orhavaj kampoj en Montano. En 1874 rifuzis forlasi terenojn atribuitaj al Siuoj, kiuj iĝis objekto de interesiĝo fare de orserĉantoj. Tio kondukis al venka por indianoj batalo ĉe Powder Creek (la 17-an de junio 1876). En tiu ĉi batalo partoprenis ankaŭ ĉejenoj.

Poste Freneza Ĉevalo iris norden, por ke tie ĉe la rivero Little Bighorn unuiĝi kun la ĉefaj fortoj de Siuoj. Li estis unu el la ĉefaj komandantoj de indianoj kaj aŭtoroj de la venko en la batalo de Little Bighorn, kiu finiĝis per kompleta detruo de la kavaleria regimento de George Armstrong Custer. Sekve de tio li revenis kun sia gento al gepatraj terenoj. Persekutata de generalo Crook, subiĝis al li en Nebrasko en 1877 pro malsato de sia popolo, persvadita de sia onklo Bunta Vosto. Sed antaŭe li partoprenis dutagan batalon la 7-an kaj 8-an de januaro kun la armeo de generalo Miles en ĉirkaŭaĵo de Wolf Mountain.

Enkarcerigite en la Fuorto Robinson en Nebrasko, kie li estis mortigita per bajoneto de gardisto dum provo fuĝi.

Gigantan, kreiĝantan monumenton al Freneza Ĉevalo, skulptatan en roko - de la poldevena skulptisto Korczak Ziółkowski - oni povas rigardi proksime al Custer City en County Custer de la subŝtato Suda Dakoto.

Vidu ankaŭ redakti