Friedrich Gottlieb Welcker

Friedrich Gottlieb WELCKER (naskiĝinta la 4-an de novembro 1784 en Grünberg, mortinta la 17-an de decembro 1868 en Bonn) estis germana filologo klasika.

Friedrich Gottlieb Welcker
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1784 (1784-11-04)
en Grünberg
Morto 17-an de decembro 1868 (1868-12-17) (84-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Alter Friedhof Bonn vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Landgraflando Hesio-Darmstadt • Hesio-DarmstadtReĝlando HanovroReĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Gießen vd
Subskribo Friedrich Gottlieb Welcker
Familio
Gefratoj Carl Theodor Welcker • Johannette Welcker vd
Profesio
Okupo lingvistobibliotekisto • classical archaeologist • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto • verkisto • arthistoriisto vd
Aktiva en Bonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post studoj en Gießen li fariĝis instruisto en 1803 ĉe la tiea pedagogejo kaj vojaĝis en 1806 al Italujo. En Romo li amikiĝis kun Wilhelm von Humboldt (komparu la leterkolekton »W. v. Humboldts Briefe an Welcker«, kiun eldonis R. Haym, en Berlino en 1859), revenonte en printempo 1808. En 1809 li nomumitis orda profesoro pri arĥeologio kaj helena literaturo en Gießen. Volontule li partoprenis en 1814 la kontraŭnapoleonan liberigmiliton. La vintron sekvan Welcker prilaboris la postlasitaĵojn de la dana arkeologo Georg Zoëga sed demisiis pro politikaj kialoj en 1816 en Gießen. Tamen ankoraŭ en la sama jaro li vokitis je profesoreco al Göttingen kaj en 1819 al Bonn kie li tuj implikigitis en la demandesploroj pri Ernst Moritz Arndt. Ĉiukaze ĉiuj akuzoj neniiĝis en 1825 kiel ankaŭ en 1832 (tiam pro la reimpreso de du politikaj traktaĵoj).

Inter 1843 kaj 1943 okazis pli longa vojaĝo al Italujo, Greklando kaj Malgranda Azio kion li priskribis ĉe »Tagebuch einer griechischen Reise« (Berlino 1865); la vintrojn 1845/46 kaj 1852/53 li ree estis en Romo sed retiriĝis en 1861 pro malsano ĉeokula el ĉiuj akademiaj deĵoroj.

Laboroj redakti

Por la Universitato de Bonn li fondis la bibliotekon kaj la akademian artmuzeon (pri kio li mem rakontis en verko eldonita en Bonn 1827). Liajn priarthistoriajn studojn li prezentis ĉe la traduko de verkoj Zoëga-aj: »I bassirilievi antichi di Roma« (Gießen 1811–12), »Zoëgas Abhandlungen« (Göttingen 1817), »Zoëgas Leben« (Göttingen 1819), la gazeto »Zeitschrift für Geschichte und Auslegung der alten Kunst« (Göttingen 1817–18,3 kajeroj), aparte ĉe »Alte Denkmäler« (Göttingen 1849–64, 5 vol.). Koncerne mitologion li liveris la furoran verkon »Griechische Götterlehre« (Göttingen 1857–62) i.a.

Koncerne la literaturon helenan oni ŝuldas al li tradukojn de »Nubes« kaj »Ranae« de Aristofano (Gießen 1810–12), eldono de »Fragmenta Alcmanis lyrici« (Gießen 1815), »Hipponactis et Ananii fragmenta« (Göttingen 1817), »Philostratorum imagines et Callistrati statuae« (Leipzig 1825, kune kun Jacobs), »Theognidis reliquiae« (Frankfurto 1826), »Sylloge epigrammatum graecorum« (Bonn 1828) kaj de »Theogonia« de Heziodo (Elberfeld 1865). Tiukuntekste menciatu ankaŭ »Die Äschyleische Trilogie« (Darmstadt 1824); »Der epische Zyklus oder die homerischen Gedichte« (Bonn 1835–49); »Die griechischen Tragödien mit Rücksicht auf den epischen Zyklus geordnet« (Bonn 1839–41).

Welcker ankaŭ prizorgis la kolekton de la Georg Ludolf Dissen-a verko »Kleine Schriften« (kun Thiersch kaj O. Müller, Göttingen 1839) kaj de la August Ferdinand Naeke-aj »Opuscula« (Bonn 1842–45), la trian eldonon de la Müller-a manlibro »Handbuch der Archäologie« (Vroclavo 1848). Li redaktis inter 1833–38 kun Naeke, ekde 1842 kun Friedrich Ritschl la gazeton »Rheinisches Museum für Philologie«.

Liaj malpli grandaj skritaĵoj »Kleinen Schriften zur griechischen Literaturgeschichte« aperis en Bonn kaj Elberfeld (1844–67).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 20. Leipzig 1909, p. 507-508 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti