Friedrich Hortleder

Friedrich HORTLEDER (naskiĝinta la 2-an de marto 1597 en Oschersleben-Ampfurth, mortinta la 5-an de junio 1640 en Jena) estis germana historiografo kaj politikisto.

Friedrich Hortleder
Persona informo
Friedrich Hortleder
Naskiĝo 22-an de marto 1579 (1579-03-22)
en Ampfurth
Morto 5-an de junio 1640 (1640-06-05) (61-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Okupo politikistohistoriisto vd
Aktiva en Vajmaro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post studoj en Helmstedt, Wittenberg kaj Jena kaj doktoriĝo ĉe la juristo Dominicus Arumaeus li iĝis en 1600 edukisto de filoj de la mortinta duko Johano la 3-a (Saksio-Vajmaro), inter kiuj estis la postaj dukoj Vilhelmo la 4-a, Ernesto la Pia kaj Bernardo. Estiĝinte en 1616 duka konsilisto Hortleder tre influis la politikon de la duklando vajmara dum la Tridekjara milito.

Lia plej grava verko »Handlungen und Ausschreiben von den Ursachen des deutschen Krieges König Karls V. wider die Schmalkaldischen Bundesobriste« (Frankfurto 1617–18, 2 vol.; Gotha 1646), iras ĝis la jaro 1545 pro malfinskribo. Li anis ĉe Fruchtbringende Gesellschaft.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 569, (tie ĉi interrete)