Friedrich Müller (Schäßburg)

plursignifa De 1945 ĝis 1969 alia Friedrich Müller estis protestanta episkopo de Transilvanio.


Friedrich Müller
luterana episkopo de Transilvanio
Regado 1893 ĝis 1906
Sekvanto Friedrich Teutsch
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1828 (1828-05-15)
en Sighișoara
Morto 25-an de aprilo 1915 (1915-04-25) (86-jaraĝa)
en Sibiu
Religio luteranismo vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Profesio
Okupo historiisto de regiono • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich MÜLLER, naskita la 15-an de majo 1828 en Sighişoara/Schäßburg, mortinta la 25-an de aprilo 1915 en Sibio, estis protestanta teologo kaj historiisto. De 1893 ĝis 1906 li estis luterana episkopo de Transilvanio.

Por distingi inter li kaj Friedrich Müller (Langenthal) oni foje aldonas al lia nomo "la pli aĝa" aŭ lian naskiĝlokon "Schäßburg".

Post mallonga agado kiel privata instruisto en Cluj-Napoca en 1845 li de 1846 al 1848 studis protestantan teologion, historion kaj filologion en Lepsiko kaj Berlino. Dum la hungara revolucio de 1848/9 li batalis kiel milica leŭtenanto flanke de habsburga Aŭstrio. Ĝis 1863 li laboris kiel instruisto, ĝis 1869 kiel rektoro de la gimnazio de Schäßburg. De 1869 al 1874 li estis pastro en Leschkirch, poste ĝis 1893 urba paroĥestro en Sibio. Inter 1883 kaj 1893 li krome estis vicepiskopo (vikario). Inter 1893 kaj 1906 li estis episkopo de la protestanta Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio.

Multajn jarojn post sia studenta tempo Müller doktoriĝis pri filozofio ĉe la universitatoj de Marburg (1883) kaj de Cluj (1896) kaj pri teologio ĉe la universitato de Lepsiko (1889). Li kolektis legendojn (ajnalingvajn) el Transilvanio kaj en 1857 eldonis sian kolekton sub la titolo Siebenbürgische Sagen.

Kaj kiel rektoro kaj kiel paroĥestro Müller aktive influis la tiamajn regularojn; interalie li enkondukis en sia gimnazio la instruadon pri sporto. Kiel ano de la germanlingva etno li ne entuziasmis pro la kreskanta hungarigo post la aŭstria-hungaria egaligo en 1867; li kontraŭis la civilan personregistron kaj la devigan uzon de hungaraj loknomoj kaj favoris por la duopa regno centran regadon de Vieno.

En 1899 Müller igis Friedrich Teutsch sia vikario (viculo). Post lia morto en 1906 Teutsch estis elektita lia posteulo kiel episkopo.

Eksteraj ligiloj redakti