Friedrich Wilhelm Murnau

La germana reĝisoro Friedrich Wilhelm MURNAU [fridriĥ vilhelm murnaŭ] (aŭ realnome: Friedrich Wilhelm PLUMPE) naskiĝis je la 28-a de decembro 1888 en Bielefeld, (Nord-Rejno-Vestfalio) kaj mortis je la 11-a de marto 1931 en Santa Barbara, (Kalifornio).

Friedrich Wilhelm Murnau
Persona informo
Naskonomo Friedrich Wilhelm Plumpe
Naskiĝo 28-an de decembro 1888 (1888-12-28)
en Bielefeld
Morto 11-an de marto 1931 (1931-03-11) (42-jaraĝa)
en Santa Barbara
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Südwestkirchhof Stahnsdorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Hajdelbergo • Akademio de Drama Arto „Ernst Busch“
Subskribo Friedrich Wilhelm Murnau
Familio
Amkunulo Hans Ehrenbaum-Degele
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • reĝisoro
TTT
Retejo http://www.filmmuseum-berlin.de/fwmurnau/
vdr

Li studis arthistorion kaj literaturon en Heidelberg kaj aktoradon en Berlino, kaj laboris poste en Teatro. Post militservo li ekde 1919 dediĉis sin al kinoarto: unue en Germanio kaj ekde 1927 en Usono, kie li trapasis la transiron de mutfilmoj al la sontekniko. Antaŭ la premiero de sia lasta filmo Tabu li mortis sekve de aŭtoakcidento. Nuntempe li estas rigardata unu el la plej gravaj reĝisoroj de la 1920-aj jaroj.

Famaj filmoj redakti

  • Satanas (Germanio, 1919)
  • Der Knabe in Blau (Germanio, 1919)
  • Der Bucklige und die Tänzerin (1920)
  • Der Gang in die Nacht (Germanio, 1920)
  • Schloss Vogelöd (Germanio, 1921)
  • Nosferatu – eine Symphonie des Grauens (Germanio, 1922)
  • Der letzte Mann (Germanio, 1924)
  • Tartüff (Germanio, 1925)
  • Faust (Germanio, 1926)
  • Sunrise (Usono, 1927)
  • Our daily bread (Usono, 1929)
  • Tabu (Usono, 1931)

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti