Frigyes Schulek [fridjeŝ ŝulek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schulek Frigyes estis fama hungara arkitekto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1917). Lia patro estis Ágoston Schulek (ekonomo), lia filo estis same arkitekto János Schulek, lia nepo estis Tibor Schulek.

Frigyes Schulek
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1841 (1841-11-19)
en Peŝto, Departemento Pest-Pilis-Solt-Kiskun,  Aŭstra imperio
Morto 5-an de septembro 1919 (1919-09-05) (77-jaraĝa)
en Balatonlelle
Lingvoj Ido
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Belartoj de VienoTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Ágoston Schulek
Frat(in)o Vilmos Schulek
Infano János Schulek
Parencoj Richard Adolf Zsigmondy
Emil Zsigmondy
Karl Zsigmondy
Konrád Burchard-Bélaváry
Sámuel Zsigmondy
Ödön Krompecher
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto • idisto
Verkoj Fiŝista Bastiono
vdr

Frigyes Schulek naskiĝis la 19-an de novembro 1841 en Pest (urbo). Li mortis la 5-an de septembro 1919 en Balatonlelle.

Busto de Frigyes Schulek

Biografio redakti

Frigyes Schulek frekventis lernejon en Debrecen kaj en sia naskiĝurbo, arkitektan akademion en Vieno. En 1866 li studvojaĝis al Parizo, Vieno kaj Italio. En 1870 Imre Steindl invitis lin al urbo Pest por partopreni en arkitektaj laboroj. En la sekva jaro li ekinstruis desegnadon, krome pli kaj pli li okupiĝis pri historiaj monumentoj. Li partoprenis en restaŭradoj de malnovaj historiaj monumentoj. Inter 1903-1911 li instruis en universitato en Budapeŝto.

Liaj konstruaĵoj (elekto) redakti

 
Elvidejo sur pinto de Monto János
 
Fiŝista Bastiono

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti