Fritz Fröhlich

aŭstra pentristo

Fritz FRÖHLICH (naskiĝinta la 13-an de majo 1910 en Linz, mortinta samloke la 19-an de novembro 2001) estis aŭstra pentristo.

Fritz Fröhlich
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1910 (1910-05-13)
en Linz
Morto 19-an de novembro 2001 (2001-11-19) (91-jaraĝa)
en Linz
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Sgrafiarto ĉe la sunhorloĝo de la Landhaus (registarejo) en Linz

Dum la jaroj 1929-37 li studis ĉe la Akademio de la vidaj artoj en Vieno (Akademie der bildenden Künste in Wien). La komencon inspirite de la surrealismo, li poste estis evoluonta simple konstruitan bildlingvon sur ironan fonon. En la kolegiato Wilhering (Supra Aŭstrio) troviĝas Fröhlich-muzeo.

Bildoj redakti

Krom bildoj (ekz. "Das Präsent" 1976), paŝtelaĵoj, trarigardkestoj kaj skulptoartaĵoj ekzistas ankaŭ freskoj i.a. en:

  • Kolegiato Engelszell: "La naŭ anĝelaj ĥoroj"
  • Goffitzer-sinagogo en Linz: "La dudek triboj izraelaj"
  • Plafono de la festsalonego de la Kolegiato Wilhering: "La stultula ŝipo"
  • Reliefbildo kaj plafonfresko en la bazlernejo de Gunskirchen

Literaturo redakti

  • F. Fröhlich: Erinnerungen - Reflexionen, monografio, 1971
  • R. Bentmann: F. Fröhlich. Öl-Acryl, Aquarelle, Collagen, Pastelle 1968-1978, 1979
  • H. Helml (Eld.): F. Fröhlich. Die Kunst des Lebens, 2001
  • F. Fröhlich Mein Weg als Maler. OÖ. Kunstverein/Linz
  • Peter Gorsen: Fritz Fröhlich, Narr und Satiriker der Humanität. Gierig, Frankfurt am Main 1988
  • Herbert Helml (Eld.): Fritz Fröhlich – Die Kunst des Lebens. 2001, ISBN 3-205-99368-3

Ligiloj redakti