Fritz Hüser (naskiĝis la 4-an de oktobro 1908 en Mühlheim-Heißen; mortis la 4-an de marto 1979 en Dortmund) estis germana bibliotekisto, kaj post la dua mondmilito estis la estro de al urbaj bibliotekoj de Dortmund. Li aparte engaĝiĝi pri la kolekto de laborista literaturo, kaj pri materialoj de la laboristaj movadoj, kaj interalie kolektis meritojn pri la arkivado de historiaj materialoj de la laborista Esperanto-movado. Krome li apartenis al la fonditoj de la literaturverkista grupo Dortmunder Gruppe 61. Laŭ li en Dortmund nomatas societo kaj instituto (vida la retajn ligilojn), kiuj daŭrigas liajn agadojn; en la instituto interalie konserviĝas la ampleksa arkivo pri la laborista Esperanto-movado, kaj ekde la jaro 1993 de temp' al tempo la instituto en diversaj eŭropaj urboj montras ekspozicion nomatan "al la laboristoj de ĉiuj landoj unu lingvon!".

Fritz Hüser
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1908 (1908-10-04)
en Heißen
Morto 4-an de marto 1979 (1979-03-04) (70-jaraĝa)
en Dortmundo
Tombo Großholthausen vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo bibliotekistoarkivisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fritz Hüser

Literaturo redakti

  • Rainer Noltenius (1993, eld.): Den Arbeitern aller Länder eine Sprache! Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung. Al la laboristoj en ĉiuj landoj unu lingvon! Ilustrita historio de la Laborista Esperanto-Movado. Informationen 37/93. Katalog zur Ausstellung des Fritz-Hüser-Instituts Dortmund. Dortmund: Fritz-Hüser-Institut für deutsche und ausländische Arbeiter-Literatur, 113 p. (germane kaj en Esperanto)

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Fritz Hüser en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)