Fritz Macho

aŭstra fotisto

Fritz MACHO (naskiĝinta la 15-an de novembro 1899 en Lend, mortinta samloke en 1974[1]) estis aŭstra fotisto, maŝinisto kaj forĝisto.

memportreto de Macho

Vivo redakti

Estante filo de bakisto li trejniĝis forĝiste kaj iĝis socialisto akvita. Soldatis li dum al Unua mondmilito en Italujo antaŭ labori dum kvar jardekoj en la alumini-fabriko de Lend. Dum la Dua mondmilito ni nur mallonge devis soldati pro ke oni taksis lin neanstataŭigebla aluminifareje. Li estis kunedza havante du infanojn. Entombigo lia estis en Lend en la 1974-a jaro.[2]

Fota arto redakti

Post akiro de fotplata kamerao fine de la 1920-aj jaroj li startigis dokumentadon de la ĉirkaŭaĵo de Lend. Ĝenerale li apenaŭ forlasis sian hejman regionon. Oni povas dividi la verkaron de Macho je du grupoj: unue pejzaĝa/monta, due portreta pri montar-enloĝantoj. Macho aktivis en la enfabrika fotoklubo gajnante diversajn premiojn. Lia historia graveco kuŝas en la senpera transdono de la vivkondiĉoj tieaj kaj tiamaj kaj de ties protagonistoj. Moĉo portretis homojn konatajn atingante, danke al memlernigita majestrece, naivan kaj progresan estetikon.[3] Interese estas ke Macho faris fotojn kiujn tiam interesis neniun alian.

Peter Weiermair komparas la laboristan fotiston Macho kun Dorothea Lange, Walker Evans, Lewis Hine kaj Jacob Riis, malgraŭ ĉe Macho la intenco kreadi ne estas klara. Lange kaj Evans dokumentadis la amerikan mizeron de kamparanoj laŭ komisio de Farm Security Administration, dume la tasko de la agado de Hine kaj Riis estis sociala akuzado. Sed Macho fotis samsortanojn, kaj tre verŝajne li neniel celis socialkritikajn motivojn. Timm Starl tute ne ŝatas la etikedon de laborista fotisto preferante titolon de kamparana fotisto.[4] La postlasitaĵoj de Macho troviĝas en la arkivejo de Fotohof.

Ekspozicioj redakti

  • 1981 – Bilder aus den Dreißiger Jahren. Fotohof, Salzburg
  • 2008 – Lichtspuren. Fotografien aus der Sammlung. Lentos, Linz[5]

Literaturo redakti

  • Fritz Macho. Menschen am Land. Photographiert von Fritz Macho in den dreißiger Jahren. Kun tekstoj de Peter Rosei, O. P. Zier, Peter Weiermeier. Residenz Verlag, Salzburg, 1981. ISBN 3-7017-0276-4

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Walter Koschatzky. Die Kunst der Photographie. Technik, Geschichte, Meisterwerke. Residenz Verlag. Salzburg, 1984. p. 455
  2. Peter Rosei: "Alpen und Bewohner". Ĉe: Fritz Macho. Menschen am Land, Residenz Verlag. Salzburg, 1983. ISBN 3-7017-0276-4
  3. Otto Hochreiter: "Ländliches Leben. Zur Darstellung des Bauern und der alpinen Landschaft". p. 421. Ĉe: Verein zur Erarbeitung der Geschichte der Fotografie in Österreich (eld.): Geschichte der Fotografie in Österreich. Aŭsstellungskatalog. Bad Ischl, 1983.
  4. Timm Starl, recenzo pri la Weiermaier-libro, ĉe Fotogeschichte, kajero 2, 1981
  5. informoj ĉe Photography-Now