Friulo-Venecio Julia

Friulo-Venecio Julia (itale Friuli-Venezia Giulia [friuli venecja ĝulja], friule Friûl-Vignesie Julie, slovene Furlanija-Julijska krajina, germane Friaul-Julisch Venetien) estas regiono en la nord-oriento de Italio. Malgraŭ sia nomo, tiu regiono ne inkludas la urbon Venecio.

Friulo-Venecio Julia
itale Friuli Venezia Giulia

Flago

Flago
Italia regiono kun speciala statuto
Kodo: FVG
Ŝtato: Italio
Areo: 7,845 km²
Ĉefurbo: Triesto
Loĝantaro: 1 215 220 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 155 loĝ./km²
Provincoj: Gorizia, Pordenone, Triesto, Udine
Komunumoj: listo de 215 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 06
Prezidanto: Massimiliano Fedriga (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Ĝi estas aŭtonoma regiono, interalie pro sia slovena minoritato kaj la friula lingvo ankoraŭ parolata de parto de la loĝantaro.

Geografio redakti

 
Surfaco de Friulo-Venecio Julia per altimetraj zonoj

Ĉefaj urboj redakti

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1 Triesto Provinco Triesto 205 400 loĝ.
2 Udine Provinco Udine 96 700 loĝ.
3 Pordenone Provinco Pordenone 51 000 loĝ.
4 Gorizia Provinco Gorizia 34 440 loĝ.

Ekde la jaroj 2017/2018 tiuj provincoj estas kunfandigitas en 18 teritorioj (Unioni Territoriali Intercomunali, UTI) kun 215 komunumoj.