Frost-formigo estas tiu fenomeno, kiam sur permafrosta, periglacia areo, la degelanta-frostanta supera grundotavolo (50-70 cm) estigas formojn en la grunda surfaco.

Frost-formigo sur Marso

Pro la ĉiamfrosta subgrundo, la somere alvenanta akvo ne povas subenfiltriĝi, tiel la supera tavolo pleniĝas per akvo. La frostiĝo okazas vintre desupre al subo, tiel estiĝas premforto desube, ĉar la frostiĝanta grundotavolo estas fermita inter la permafrosta subgrundo kaj la supera jam glaciiĝinta tavolo. Ŝlima materialo fluas supren tra estiĝantaj rompfendoj. La daŭra frostiĝo-degelo kaŭzas ofte poligonalajn formojn sur la surfaco. (Tio okazas eĉ sur la Marso, kiel oni povis vidi sur fotoj de la kosmosondilo Fenikso.)

Vidu ankaŭ redakti