Frostiĝanta pluvo

La frostiĝanta pluvoglaciiĝanta pluvo estas precipitaĵo, konsistanta el tro malvarmiĝintaj akvogutoj kaj kiuj tuj frostas atingante la grundon, formanta glacian surfacon. Oni parolas pri frostiĝanta pluveto, se diametro de la tro malvarmiĝintaj gutoj estas malpli ol 0,5 mm.

Glaciiĝo pro frostiĝanta pluvo sur kablofosto.

Ĝi estiĝas, se inter la subajn kaj suprajn malvarmegajn (frostajn) aertavolojn penetras pli varma (super nul oC) aertavolo. Tiam la neĝo, estiĝanta en la supra aertavolo degelas en la meza tavolo al pluvoguto kaj transformiĝas en la suba tavolo al glacigrio aŭ frostiĝanta pluvo, depende de tio, ĉu la gutoj havis tempon glaciiĝi. La frostiĝanta pluvo glaciiĝas atingante la grundon, la ŝanĝiĝon de la materiostato ekas la puŝo (atingo de la grundo) kaj okazas tre rapide.

La frostiĝanta pluvo estas antaŭsigno de la mildiĝo de la malvarmega vetero.