La frotkoloro en la mineralogio estas la koloro de la mineralpulvoro. Tiun econ oni uzas por distingi mineralojn, kiuj ekstere ŝajnas esti samaj .

frotkoloro de Pirito kaj Rhodochrosita

Oni premas la mineralon al malglata blanka porcelanfaco kaj frotas ĝin laŭ ĝi. La frotaĵo, tiel farita, aperas en karakteriza koloro, kiu povas diferenci de la koloro de la mineralo. Ekzemple la frotkoloro de la metale, ore brilantapirito estas nigra, samkiel tiu de la plej multaj ercoj.

Je idiokromaj mineraloj la frotkoloro ofte estas simila al la mineralkoloro. Sed je alokromaj mineraloj la frotkoloro plej ofte estas blanka.