Frua Dinastia Periodo de Egiptio

tȝwy 'Du Landoj'
en hieroglifoj
N16
N16

La ArkaikaFrua Dinastia Periodo de Egiptio tuj sekvas post la unuiĝo de Malsupra kaj Supra Egiptio ĉirkaŭ la jaro 3100 antaŭ nia erao. Ĝi kutime difiniĝas inkluzivi la unuan kaj duan dinastiojn de Egiptio, daŭrante ĝis ĉirkaŭ la jaro 2686 antaŭ nia erao, aŭ ĝis la komenciĝo de la Malnova Imperio de Egiptio. En la epoko de la unua dinastio, la ĉefurbo translokiĝis de Abidozo al Memfiso, kaj la unuigitan Egiption regis egipta dio-reĝo. Abidos restis la ĉefa nacia sanktejo lando en la sudo. La karakterizaĵoj de la civilizo de antikva Egiptio, kiel arto, arkitekturo kaj multaj aspektoj de la antikva egipta religio, konkretiĝis dum la Frua dinastia periodo.

telero kreita dum la Frua Dinastia Periodo de Egiptio: Ĝi bildigas viron sur boato flanke de hipopotamo kaj de krokodilo

Antaŭ la unuiĝo de Egiptio, la lando konsistis el aŭtonomaj vilaĝoj. Kun la fruaj dinastioj kaj dum granda parto de la egiptia historio poste, la lando estis konata kiel la Du Landoj. La faraonoj establis nacian administradon kaj enoficigis reĝajn guberniestrojn. La konstruaĵoj de la centra registaro kutime estis subĉielaj temploj konstruitaj el ligno aŭ sabloŝtono. La plej fruaj hieroglifoj aperas nur ĵus antaŭ ĉi tiu periodo, kvankam oni apenaŭ ion scias pri la parolata lingvo kiun ili reprezentis.

Ĝis ĉirkaŭ 3600, neolitikaj egiptaj socioj laŭ la Nilo estis soklintaj siajn kulturon sur la kultivado de rikoltoj kaj malsovaĝigado de bestoj. Nelonge post 3600, la egipta socio komenciĝis kreski kaj progresi al civilizacio rafinita. Nova kaj malsama speco de ceramikaĵo, kiu estis rilata al tiu de la suda Levantenio, aperis dume. La uzado de kupro ankaŭ iĝis ordinara, kiel la mesopotamia procezo de sunsekigo de brikoj, kaj iliaj arkitekturaj principoj.

Laŭ Manetono, la unua reĝo de la unuigita Supra kaj Malsupra Egiptio estis Menes, kiun nuntempe oni identigas kun "Narmer", la unua reĝo sur la listoj de Den kaj Qa'a. Ĉi tiu montras ke la reĝoj de la unua dinastio vidis Narmern kiel grava fondinta homo. Li estas ankaŭ la plej frua reĝo kun rilato al la simbolojn de povo sur la du landoj (vidu, aparte, la Narmer paletro, vota kosmetika paletro sur kiu Narmer desegniĝas portanta la du kronojn), kaj tial li povus esti la homo kiu atingis la unuigon.