La fruktokinaso estas enzimo kiu ĉe mamuloj estas en la hepato, intesto kaj kortiko. La fruktokinaso apartenas al la transferazoj laŭ la rekomendoj de la Komitato de Nomenklaturo de la Internacia Unio de Biokemio kaj Molekula Biologio (NC-IUBMB). Tiel ĝi transigas funkciajn grupojn inter substratoj. Ĝi estas konsiderata fosfotransferazo (aŭ kinaso) ĉar ĝi transigas grupon de fosfatoj al ties substrato. La fruktokinaso specife katalizigas la transigon de grupo de fosfatoj el la ATP al la fruktozo kiel unua etapo en la metabolo de la fruktozo.