Ftiotido (greke Φθιώτιδα respektive Νομός Φθιώτιδας) ĝis administra reformo efektivigita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos") , oriente de la centro de la kontinenta parto de Grekio. Ĝi kovras areon de 4 441 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 179 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Lamia. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Meza Grekio.

Ftiotido
Regiono
provinco de Grekio • regiona unuo de Grekio [+]

LandoGrekio

ĈefurboLamia
- koordinatoj38° 54′ 0″ N, 22° 32′ 0″ O (mapo)38.922.533333333333Koordinatoj: 38° 54′ 0″ N, 22° 32′ 0″ O (mapo)
Areo4 440 km² (444 000 ha) [+]

Loĝantaro151 036 [+] (2021)
Denseco34,02 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo35x xx [+]

Ftiotido (Tero)
Ftiotido (Tero)
situo de FtiotidoGrekio

Ftiotido (Grekio)
Ftiotido (Grekio)
DEC
Ftiotido
Ftiotido

Map
Ftiotido

Vikimedia Komunejo:  Phthiotis [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Parto de la provinco estas la antikva pejzaĝo Ftio, kiu laŭ la helena mitologio, aparte laŭ Homero, estis la regno de la legenda reĝo Peleo kaj lia filo Aĥilo.

Ftiotido situas ĉe la orienta marbordo de la kontinenta parto de Grekio, proksime al la norda parto de la insulo Eŭbeo, ĉe la Golfo de Maliakos. La rivero Sperĥios, kiu sudoriente de la provinca ĉefurbo Lamia enfluas la golfon, dum sia vojo kreis fekundan ebenaĵon, kiu estas dominanta pejzaĝa eco de la provinco. La larĝa rivera valo estas ĉirkaŭita de montaroj, inter kiuj elstaras la orientaj partoj de la Pindos-montaro. La plej alta punkto estas la Parnaso (2 457 metroj) ĉe la suda limo al la najbara provinco Focido.

Setlejoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti