Fuĉu

urbo de tokia metropolo en Japanio

Fuĉu (府中市 [fuĉu-ŝi]) estas urbo en Tokio en Japanio.

fuĉu
Japana nomo 府中市
urbo de Japanio • urbego
Loko
Lando Japanio
Regiono Kanto
Gubernio Tokio
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 29,34 km²
Loĝantaro (1-a de marto 2007)
     Tute 248 496
Simboloj
Arbo zelkovo
Floro umeo
Urbodomo de fuĉu
Urboestro Norio Takano
Adreso 〒206-8601
Miyanishi-cho 2-24
Telefononumero +81-42-364-4111
Oficiala retpaĝo: http://www.city.fuchu.tokyo.jp/
vdr

En 2010, la urbo havas estimitan loĝantaron de 255 394 kaj denseco de 8 700 personoj por km². La tuta areo estis 29,34 km². La moderna urbo estis fondita la 1-an de aprilo 1954.

La registaro de antikva provinco Musaŝi estis fondita en Fuĉu de la Reformo de Tajka, kaj la urbo prosperis kiel la loka centro de politiko, ekonomio kaj kulturo. Ĝi prosperis ankaŭ kiel poŝta urbo en la granda vojo Koŝu Kajdo en la periodo de Edo. Tie situas publika oficejo de la distrikto Kita-Tama de la komenco de la periodo de Mejĝi.