Fuentelsaz (Fonto de la Saliko (?)) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Fuentelsaz
municipo en Hispanio • type locality

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19287
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Ismael Pardos Julián (PSOE)1
Demografio
Loĝantaro 90  (2023) [+]
Loĝdenso 2,58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 1° 50′ U (mapo)41.074722222222-1.8294444444444Koordinatoj: 41° 4′ N, 1° 50′ U (mapo) [+]
Alto 1 120 m [+]
Areo 40,36 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentelsaz (Hispanio)
Fuentelsaz (Hispanio)
DEC
Fuentelsaz
Fuentelsaz
Situo de Fuentelsaz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentelsaz [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 104 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,58 loĝ/km².

Situo redakti

Fuentelsaz situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1120 m super marnivelo; je 149 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 205 km el Madrido, kaj je 135 km el Zaragozo. La areo de ties teritorio estas de 40,36 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°04′29″N 1°49′46″Ok.

Nordokcidente: Milmarcos Norde: Campillo de Aragón Nordoriente: Cimballa
Okcidente: Milmarcos   Oriente: Cimballa
Sudokcidente: Tartanedo Sude: Tartanedo Sudoriente: Tortuera

Historio redakti

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ĉirkaŭ 500 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Fakte ankoraŭ kreskis sed post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 586 loĝantoj en 1940 al 104, tio estis oni perdis preskaŭ 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuentelsaz, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Fuentelsaz kie oni falis al la nunaj 104.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: en la teritorio de Fuentelsaz oni instalis oran najlon indikante la limon inter Aaleniense, plej antikva periodo de Meza Ĵurasio, do estas loko de geologia intereso. Aliaj vidindaĵoj estas la kastelo. la Ermitejo de la Virgulino, la Ermitejo de Sankta Roĥo, la Fontano de la Placo, la preĝejo konstruita en 1608, la urbodomo kaj senjoraj domegoj.

Vidu ankaŭ redakti