Fuenterrebollo [fŭentereBOljo] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Fuenterrebollo estas etimologie komprenebla kiel Fonto de la Kverko. Tiukadre en la supra duono de la blazono estyas kverko super simbola akvo de fonto.

Fuenterrebollo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40330
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 316  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 3° 56′ U (mapo)41.296944444444-3.9302777777778 [+]
Alto 927 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Fuenterrebollo (Provinco Segovio)
Fuenterrebollo (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Fuenterrebollo
Fuenterrebollo (Hispanio)
Fuenterrebollo (Hispanio)
DEC
Situo de Fuenterrebollo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuenterrebollo [+]
vdr
Fuenterrebollo en la provinco Segovio.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 35,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 332 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ milon el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 53 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Fuentidueña, Navalilla, Carrascal del Río, Carabias, Sepúlveda, Cantalejo kaj Sebúlcor. Ĝi estas proksima al la Natura Parko Hoces del Río Duratón (nordoriente) kaj de la Lagetoj de Cantalejo (sudokcidente). Ĝi estas atingebla laŭ la regiona ŝoseo CL-603 inter Navalilla norde kaj Cantalejo sude.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj ĉefe forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti