Fuentesoto [fŭenteSOto] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Fuentesoto estas etimologie komprenebla kiel Fonto de la Arbaro aŭ Arbarfonto. Tiukadre aperas tri arboj super akva simbolo de fonto en la maldekstra parto de la blazono.

Fuentesoto
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40314
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 96  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 3° 55′ U (mapo)41.456388888889-3.9183333333333 [+]
Alto 920 m [+]
Areo 29,78 km² (2 978 ha) [+]
Fuentesoto (Provinco Segovio)
Fuentesoto (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Fuentesoto
Fuentesoto (Hispanio)
Fuentesoto (Hispanio)
DEC
Situo de Fuentesoto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentesoto [+]
vdr
Fuentesoto en la provinco Segovio.
Romanika ermitejo de Sankta Vincento.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 108 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 650 el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 74 km de Segovio, provinca ĉefurbo, 83 km de Valladolid, 30 km de Aranda de Duero, 28 km de Peñafiel kaj 160 km de Madrid. Ĝi limas kun la provincoj Burgoso kaj Valadolido, kaj precize kun la municipoj Pecharromán, Valtiendas, Torreadrada, Fuentidueña, Tejares kaj Castro de Fuentidueña. Fluas rojo Vallejo [baLJEĥo].

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la visigota preĝejo de Sankta Gregorio, la baroka preĝejo de Sankta Petro de la 18-a jarcento kaj la romanika ermitejo de Sankta Vincento.

Vidu ankaŭ

redakti