Fuerteventura [fŭertebentura] estas la plej proksima kanaria insulo al ĉeflanda Afriko, Maroko. Estas ĉirkaŭ 44.000 loĝantoj (en 2002). La ĉefurbo estas Puerto del Rosario (14.000 loĝantoj). Post Tenerife, ĝi estas la 2-a plej granda el la Kanarioj. Ĝi havas propran parlamenton (Cabildo Insular [kabildo insular']) ekde 1912.

Fuerteventura
FlagoBlazono
insulo [+]

Lando Hispanio

Koordinatoj28° 24′ N, 14° 0′ U (mapo)28.4-14Koordinatoj: 28° 24′ N, 14° 0′ U (mapo)
Ĉefa lokoPuerto del Rosario
- koordinatoj28° 24′ N, 14° 0′ U (mapo)28.4-14Koordinatoj: 28° 24′ N, 14° 0′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoPico de la Zarza
- alteco807 msnm

Longo89 km (55 mi)
Larĝo28 km (17 mi)
Areo1 633 km² (163 300 ha) [+]

Loĝantaro120 021 [+] (31-a de decembro 2021)
Denseco73,5 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]

Fuerteventura (Hispanio)
Fuerteventura (Hispanio)
DEC

Fuerteventura (Kanariaj insuloj)
Fuerteventura (Kanariaj insuloj)
DEC
Map
Fuerteventura
Vikimedia Komunejo:  Fuerteventura [+]
vdr

Geografio redakti

Fuerteventura estas la plej malnova insulo en Kanarioj, de antaŭ 20 milionoj da jaroj. Ĝi estis formita de vulkana efiko. La lasta vulkana aktivo datas antaŭ 4.000 - 5.000 jaroj.

La plej alta punkto estas monto Jandía [ĥanDIa] (807 m) en samnoma duoninsulo.

 
Municipoj de Fuerteventura: 1. Puerto del Rosario; 2. La Oliva; 3. Antigua; 4. Betancuria; 5. Tuineje; 6. Pájara.

Ĝi havas jenajn ses municipojn:

Biogeografio redakti

 
Situo

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), la insulon kovras la mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio. Tiu estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearkta ekozono.

La ekoregiono ankaŭ apartenas al la biomo de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj.

Historio redakti

Pro ĝia foreco el Iberio, la diktaturo de Miguel Primo De Rivera uzis ĝin kiel ekzilejon de kontraŭuloj. Filozofo Miguel de Unamuno estis tien veturigita en la 1920-aj jaroj.

Vidu ankaŭ Jean de Béthencourt,

Nunaj aferoj redakti

La insulo ricevas multajn turismantojn ĉefe el Germanio. La vento allogas sportantojn kun veltabuloj.

La skulptisto Eduardo Chillida decidis en 1996 bori la monton Tindaya malplena kiel artaĵo. Tio kaŭzis protestojn inter tiuj, por kiuj Tindaya estis simbolo de la insulaj praloĝantoj.

Pro sia proksimo al Afriko (ĉirkaŭ 100 kilometroj), Fuerteventura estas la celo de boatoj, per kiuj kontrabandistoj sendas eksterleĝajn enmigrintojn al eŭropunia Hispanio. La vojaĝo estas tre danĝera, kaj ofte kadavroj de malsukceseguloj atingas la marbordon, sed la alternativa mallonga vojo tra Ĝibraltara markolo estis barita de nova fortika gvatsistemo en ĵusaj jaroj. La loka registaro plendas, ke kaptitaj eksterleĝuloj en improvizitaj malliberejoj tro kostas.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti