Fuji Television

televida stacio en Japanio

La AK Fuji Television (japane 株式会社フジテレビジョン, kabuŝiki gajŝa fuĵi terebiĵon; angle Fuji Television Network, en Esperanto Fuĵi-Televido, kodo laŭ la borso de Tokio 4676) estas japana televida reto baziĝanta en Odaiba, kvartalo Minato, Tokia Metropolo, Japanio. Ĝi estas konata kiel Fuji TV (フジテレビ [fuji terebi] ). Ĝi estas la flagŝipa televida stacio de Fuji News Network (FNN) kaj Fuji Network System (フジネットワーク) aŭ FNS. Ĝi ankaŭ havas rilaton kun la radiostacio Nipona Dissenda Sistemo.

Fuji Television
株式会社フジテレビジョン
emblemo
televidstacio • negoco • entrepreno • dissendanto
Komenco 1957 vd
Lando(j) Japanio vd
Sidejo FCG Building
Ĉefestro(j) Masaki Miyauchi • Kōichi Minato vd
Membro de Fujisankei Communications Group • Fuji Network System • Fuji News Network vd
Posedata de Fuji Media Holdings vd
Filioj Kyodo Television • Fuji Creative Corporation • Fuji Media Technology • Fusosha Publishing • dinos vd
Posedatoj David Production • Tokyo Yakult Swallows vd
Agokampo televida programo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo japania akciofirmao
vdr

Oficejoj redakti

La centra oficejo estas lokigita ĉe 2-4-8, Daiba, kvartalo Minato, Tokia Metropolo, Japanio. La Kansaja oficejo troviĝas ĉe Aqua Dojima East, Dojima kvartalo Kita, Osako, Osaka gubernio, Japanio. La Nagoja Oficejo troviĝas ĉe Telepia, Higashi-sakura, kvartalo Higaŝi-ku, Nagojo, gubernio Aiĉi, Japanio.

Vidu ankaŭ redakti