Fujimura Shinichi

japana arkeologo

FUJIMURA Shinichi (藤村 新一, naskiĝis la 4-an de majo 1950) estas japana amatora arkeologo, kiu falsis elfoŝaĵojn, trovitaĵejojn, ĝis kiam oni senvualigis lin en 2000.

Fujimura Shinichi
Persona informo
藤村 新一
Naskiĝo 4-an de majo 1950 (1950-05-04) (73-jaraĝa)
en Gubernio Mijagi
Ŝtataneco Japanio vd
Profesio
Okupo arkeologoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fujimura ekstudis 1972 arkeologion kaj antaŭhistorian epokon. Tiutempe li laboris en metia kompanio. Li famiĝis en 1981 kiam li trovis onidirajn restaĵojn aĝajn je 40 000 jaroj.

Dum la jaroj li fosis en 180 arkeologiaj lokoj de Japanio kaj iĝis pli kaj pli fama kaj rekonata. Li akiris pozicion ĉe Paleolitika Instituto de Tohoku.

La 23-an de oktobro 2000, Fujimura kaj lia teamo anoncis sensacian trovon de arkeologiejo, aĝa je 570 000 jaroj (en Kamitakamori proksime al Tsukidate, Prefektejo Mijagi).

Post ĉ. du semajnoj (5-an de novembro) la gazeto Mainichi Shimbun aperigis bildojn pri Fujimura, kie li estis enfosanta la trovotaĵojn. Sekvatage li rekonis la falsadon en gazetara konferenco. Li volis trovi la plej malnovajn trovitaĵojn el la ŝtonepoko, en Japanio.