FUKUOKA Masanobu (japane 福岡 正信 [fukuoka masanobu]) naskiĝis la 2-an de Februaro 1913 en Ijo en prefektujo Ehime kaj mortiĝis la 16-an de aŭgusto 2008. Li estas unu el la pioniroj de senpluga metodo de kultivado kaj aŭtoro de libroj: Revolucio de unu-sola-pajleto, Vojo reen al naturo kaj Naturala vojo de agrikulturo. Lia sistemo estas nomata natura agrikulturo, Fukuoka-kultivadoFukuoka-Metodo.

Fukuoka Masanobu
Persona informo
福岡正信
Naskiĝo 2-an de februaro 1913 (1913-02-02)
en Iyo
Morto 16-an de aŭgusto 2008 (2008-08-16) (95-jaraĝa)
en Iyo
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Profesio
Okupo agronomo • instruistofilozofoverkistoterkultivistobotanikisto • mediprotektulo vd
Laborkampo mikrobiologio • natural farming • ekologiofilozofio • agriculture vd
Verkado
Verkoj The One-Straw Revolution vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Masanobu Fukuoka

Vivo redakti

Li instruiĝis mikrobiologion en Japanio, kaj li komencis karieron, kiel argilsciencisto, fakulo en plantpatologio. 25-jaraĝa li komencis dubi modernan agrikulturan sciencon. Li lasis sian okupejon, kiel sciencisto-esploristo, kaj reiras bienon de sia patro sur insulo Ŝikoku en suda Japanio por kultivi mandarinojn sen uzado de kemiaĵoj. De tiu punkto de sia vivo li dediĉis sian vivon al disvolvo de unika organika kultivada sistemo, kiu ne postulas eksarkadon, pesticidojnherbicidojn, grasumadon, aŭ plugadon.

Tempa periodo kaj kondiĉoj de Fukuoka konvertiĝo de la okcidenta agrikultura scienco al la organikaj metodoj paralele kun nova movado de organika kultivado kaj ĝardenado en Eŭropo kaj Usono en jaro 1940, kondukata per pioniroj kiel Eve Balfour[1], Albert Howard[2], kaj J. I. Rodale[3] (fondisto de eldonejo Rodale Press).

Fukuoka mem estas konvinkita, ke li paŝis antaŭen, pli kiel organika agrikulturo. „Problemo estas en tio, ke majoritato de homoj, senĉese ankoraŭ ne perceptas diferencon inter organika ĝardenado kaj natura agrikulturo. Scienca agrikulturo kaj natura agrikulturo estas en sia sinteno esence scienca. Limo inter ili du, ne estas klara.“[4]

Naŭ-dek-tri jaraĝa, Fukuoka senĉese daŭrigas farante lekciojn, kiam li povas, laste dum la Internacia ekspozicio en la jaro 2005, en la japania urbo Aiĉi.

Teĥniko de kultivado redakti

Fukuoka praktikas sistemon, kiu li nomas kiel „natura agrikilturo“. Kvankam eroj de liaj praktikoj estas evidente specifikaj por Japanio, la superregata filozofio de lia metodo, estas eluzinda tra la mondo. En Barato natura agrikulturo estas nomata kiel „riŝi kĥeti“.

La esenco de Fukuoka metodo estas renoviĝo de naturaj kondiĉoj, laŭ eble plejmulte. Nenia plugado estas ĉi tie kaj semoj ĝermas tute feliĉe surface, se taŭgaj kondiĉoj fariĝis. Ĉi tie estas emfazo ankaŭ por konservi diversecon.

Sub grenotigoj kreskas trifolio, ke donas nitrogenon. Herbaĉo estas ankaŭ volataj partoj de ekosistemo, ĝi estas regule falĉita kaj poste kuŝita surface, putriĝas (disfalas) kaj redonas en la grundo la nutrajn substancojn, kiujn ĝi enhavas. Anasoj estas enlasitaj sur la grenparcelo kaj specifaj insektomanĝaj fiŝoj en riza lageto en difinita jarsezono, ke manĝus limakojn kaj aliajn damaĝantojn.

La grundo estas kovrita ĉiam per trifolio kaj herbaĉo kaj malnovaj pajloj de lasta rikolto kiu estas kiel sternaĵo kaj post putrado kiel sterko. Aliaj grenaj grajnoj por nova rikolto estas semitaj antaŭ sekva rikolto. Ili estas dissemitaj inter la staritaj tigoj de la grenoj. Fukuoka havas du rikoltoj, unua rizo kaj dua hordeo, dum jaro.

Ankaŭ li re-prezentis pramalnovan teĥnikon de semkugloj (japane „土団子,土だんご“,Tsuchi Dango kaj angle „Earth Dumpling“). La semoj por la sekva rikolto estas miksataj kun argilo, kompoŝto kaj humo kaj poste formitaj kiel kugletoj.

Per tiu metodo, la malpli semoj estas uzitaj, do la malpli kreskaĵoj ekkreskas, sed riĉe markotitas kaj de ili kreskas fortaj kaj larĝaj kreskaĵoj.

Ne estas ebla kultivi laŭ la Fukuoka metodo multe da grenoj kiel en nuntempa industria agrikulturo estas produkata per vasta meĥanikigo. Sed majoritato de la produktitaj grenoj servas kiel nutraĵo por brutaro, kiu povus nutriĝi per aliaj nutraĵsistemoj. Nur iom da grenoj estas manĝataj rekte far la homoj, kaj tiu kvanto povus facile esti kultivata per Fukuoka metodo.

Tenado de balanco inter trifolio, greno kaj herbaĉo, tiel ili ĉiuj plenumus bone siajn funkciojn, postulas grandan lertecon. Tiu bezonata laboro oni povas fari per manoj kaj ĝi malplialtiĝas ankaŭ de 80% kompare kun aliaj metodoj.

En Japanio la Fukuoka metodo produktas similan rikoltrezulton kiel ĥemiaj kultivitaj grenoj. Multe da laboron estis farita, por adaptado de la Fukuoka metodo al eŭropaj kondiĉoj, inkluzive la laboron de franca kamparano Marc Bonfils.

Priskribo de metodo redakti

Fukuoka uzas sian metodon ĉe natura agrikulturo de mandarinoj en fruktoĝardenoj, ĉe kultivado de legomoj en duonnatura ĝardeno kaj ĉe kultivado de grenoj.

Citaĵo redakti

„Se ni elĵetas patrinon naturon tra la fenestro, ŝi revenas en la pordon kun forkego.“

Alaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Libroj redakti

Videoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. angle Vikipedia artikolo pri Lady Eve Balfour
  2. angle Vikipedia artikolo pri Albert Howard
  3. angle Vikipedia artikolo pri J. I. Rodale
  4. El libro Vojo reen al la naturo paĝo 363