Fulanoj

(Alidirektita el Fulboj)

La fulanojfulbeojfulboj estas afrika etno, origine vivinta nomade, sed hodiaŭ plejparte loksida.

Fulanoj
popoloetno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
fulanoj-virino en Malio
Distribuomapo de la Fulana tribo.

En Malio vivas proksimume 911.200-1.390.000 fulanoj, en Ganao proksimume 7.300-10.000, en Burkina-Faso proksimume 6.300, en Ebur-Bordo proksimume 1.400. La fulanoj vivas en plej malgrandaj grupoj ankaŭ en aliaj ŝtatoj, inter Maŭretanio kaj Sudano je la limo al Etiopio, ankaŭ en la nordo de Kameruno.

Al la fulanoj apartenas ankaŭ multnombro de klanoj kiel ekzemple la Umm Bororo, Uda, Djafun, Dooga, Dindima, Adamawa, Danedji, Sisilbi, Fuuta, Boodi, kiuj ĉiuj apartenas al la vodaboj en Niĝero, kaj la tukuloroj en Maŭretanio kaj en Senegalo.

La memnomigo de la fulanoj estas Halpular, kio signifas "parolantoj de la fulana", de PularFulbe (plurale), Pullo (singulare). La fulba loĝantaro ampleksas proksimume sep milionojn da homoj (sed tiu nombro estas plej dubinda, ĉar ĝi baziĝas ne sur nombradoj, sed nur sur taksadoj), kiuj vivas en plejparte iom grandaj grupoj en la tuta Sahelzono de Maŭretanio, Senegalo, Gvineo-Bisaŭo kaj Gvineo tra Niĝerio kaj Kameruno ĝis al Ĉado kaj Sudano.

Vidu ankaŭ redakti

Fulana lingvo

Fulana milito

Fulana imperio