Fulgencio Batista

kuba politikisto

Fulgencio BATISTA y ZALDIVAR, naskita la 16-an de januaro 1901 en Banes (Kubo, mortinta la 6-an de aŭgusto 1973 en Guadalmina ĉe Marbella (Hispanio), estis de 1940 ĝis 1944 prezidento kaj de 1952 ĝis 1959 diktatoro de Kubo. Jam inter 1933 kaj 1940 li havis tre grandan influon en la gvidantaro de la lando.

Fulgencio Batista
Persona informo
Fulgencio Batista Zaldívar
Naskonomo Fulgencio Batista
Naskiĝo 16-an de januaro 1901 (1901-01-16)
en Banes,  Usona Protektorato Kubo
Morto 6-an de aŭgusto 1973 (1973-08-06) (72-jaraĝa)
en Marbella,  Hispanio dum la regado de Franco
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo San Isidro Cemetery vd
Religio rom-katolika vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kubo vd
Partio Liberal Party of Cuba • Democratic Socialist Coalition • Progressive Action Party vd
Familio
Edz(in)o Marta Fernandez Miranda de Batista • Elisa Godinez Gomez de Batista vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva dum 1921– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis barbisto kaj stenografo kaj en la armeo atingis la gradon de serĝento. Post la eventoj de 1933, kiam Usono instalis registaron sub Carlos Manuel de Céspedes y Ortíz, li estis inter la gvidantoj de armea ribelo. Li sukcesis aniĝi en la "Reganta Kvino" (pentarquía) kaj instalis diversajn prezidentojn, kiuj fakte dependis de li.

La 8-an de junio 1940 ekvalidis nova konstitucio, kiu enkondukis specon de duon-parlamentismo, laŭ kiu la prezidento estis elektita rekte de la popolo. Batista, kiu havis subtenon de Usono kaj simpation de la burĝoj, kandidatis por la socialisma-demokratia partio, estis elektita kiel prezidento kaj ekoficis la 10-an de oktobro 1940.

Sub lia prezidenteco Kubo alianciĝis kun Usono en la Dua Mondmilito kaj deklaris militon al Japanio, Germanio kaj Italio. En 1944 li ne rajtis kandidati duan fojon, en 1948 li iris eksterlanden, al Florido. Reveninte li je la 10-a de marto 1952 sukcese, preskaŭ sensange, puĉis kontraŭ la registaro kaj akiris la potencon. Li establis diktatorecon kaj subpremis ĉian formon de opozicio. Ĉirkaŭ 20.000 homoj estis murditaj de lia sekreta polico. Foje oni ĵetis la kadavrojn el aŭtoj sur la straton por timigi la loĝantaron.

Advokato Fidel Castro akuzis la diktatoron ĉe la supera tribunalo, sed lia akuzo ne estis akceptita. Post tio ekestis rezisto kontraŭ Batista, kiu kondukis al revoluciaj bataloj. En 1958 la enlandaj streĉoj fortiĝis, eĉ Usono ĉesigis la subtenon de Batista kaj urĝis al paca transiro al nova registaro; tamen la usona ekonomio timis ŝanĝojn kaj plu subtenis la registaron de Batista. Fine de 1958 la revolucio venkis, kaj je la 1-a de januaro 1959 Batista devis ekziliĝi, kunportante grandan monsumon apartenantan al la ŝtato. Li iris al la Dominikana Respubliko, al Portugalio kaj poste al Hispanio, kie li mortis en 1973.