Fundofrajto (angle: bed load, germane: Bodenfracht) en la geomorfologio nomiĝas la transporto de sablo- ĝis gravelograndaj grajnoj je la grundo, ene de transportmedio, kiel ekzemple aero kaj akvo. La grajnoj povas moviĝi je tri diversaj moviĝmanieroj: ruliĝante, glitante aŭ saltante.

Fundofrajta sedimento en la talvego de Campbell creek en Alasko, Usono.

Kaze de saltado la grajno, denove tuŝante la grundon, povas inciti aliajn grajnojn al saltado. Tiuj grajnoj povas esti sesoble pli grandaj ol la incitanta grajno. La proceso povas ripetiĝi kiel ĉena reakcio (ĉena reago), kvankam la kineta energio (transportenergio) malgrandiĝas. Samtempe la alvenanta grajno malligas plej fajnajn grajnetojn (argilo, silto) el la grundo, kiuj tiamaniere fariĝas suspensiaĵo.

La moviĝmaniero de ĉiu unuopa grajno determiniĝas per la grajnformo, la grajngrandeco kaj la disponebla energio (ju pli grandaj estas la grajnoj, des pli da energio la transportmedio bezonas por movi ilin).

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Füchtbauer, H. (1988): Sedimente und Sedimentgesteine. pp.821. Schweizerbart'sche Verlagsbuchhandlung, Stuttgart
  • Press, F., Siever, R (2003), 3-a eldono: Allgemeine Geologie. pp.333. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg
  • Jacobshagen, V., Arndt, J., Götze, H.J., Mertmann, D., Wallfass, C.M., (2000): Einführung in die geologischen Wissenschaften. pp. 222. Verlag Eugen Ulmer Stuttgart