Funikularo[1]kablotramo[2] estas transportsistemo, kies vagonoj ne havas propran motoron, sed estas trenataj per kablo, kiu kuras inter la reloj sub la vagonoj. Foje oni uzas la vorton "kablovojo" kiel komunan nomon de funikularoj kaj telferoj.

Funikularo Harderbahn ĉe Interlaken

Laŭ Francisko Azorín funikularo estas Kablofervojo. Instalaĵo kun veturiloj tirataj per kabloj.[3] Kaj li indikas etimologion el latina funiculum (kablo).[3]

Priskribo redakti

 
Funikularo de Montmartre

La granda parto da funikularoj havas fortan deklivon, ne ireblan por lokomotivoj kun feraj radoj sur feraj reloj. Male al dentotramvojo funikularo havas nur normalajn, glatajn relojn. Sur deklivaj linioj la kablo devas tiri nur en unu direkto: supren; la bremsado kaj la akcelo malsupren okazas per gravito. Tial sufiĉas unu kablo malsupre de la vagono.

Ofte oni ligas du vagonojn, kiuj veturas alterne, per unu kablo, tiel ke la pezoj de la vagonoj parte kompensas unu la alian. La ligado povas okazi ankaŭ per elektraj motoroj, laŭ la maniero, ke la motoro de la alvala vagono funkcias kiel generatoro, kies elektro funkciigas la alian motoron. Sed ŝnure ligitaj vagonparoj foje uzas gravitan motoron: Oni pezigas la supran vagonon per balasto, ekzemple akvo, kaj forigas ĝin post la alveno en la malsupra stacio.

Tiaj alternaj vagonoj povas uzi la saman relparon, escepte de la mezo de la linio, kie ili devas preterpasi unu la alian. Efektive multaj funikularoj havas nur unu relparon kun preterpasejo en la mezo. Tie ne necesas veraj fervojaj trakforkoj, sed eblas doni al ĉiu vagono fiksitan flankon, al kiu tenas ĝin ekzemple specialformaj radoj.

Ekzistas ankaŭ tramoj trenataj per kabloj sur linioj ne tre deklivaj aŭ kun malsamdirektaj deklivoj. Plej konata ekzemplo estas la kablotramvojo de San Francisko.

Ekzemploj redakti

 
Funikularo de Zagrebo vidita de Strato Tomić

Referencoj redakti

  1. "funikularo" en PIV, "funikularo" en ReVo Arkivigite je 2021-07-11 per la retarkivo Wayback Machine. Neoficiala radiko.
  2. "kablotramo" en ReVo Arkivigite je 2021-07-11 per la retarkivo Wayback Machine, el la oficialaj radikoj "kabl-" kaj "tram-".
  3. 3,0 3,1 Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 79.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube