Furby

elektronika ludilo

Furby (pron. [foerbi]) estas elektronika ludilo, kiun elpensis la entrepreno Tiger Electronics kaj estis ekde 1998 disvastigita per la firmao Hasbro. Aspekte, ĝi estas inter muso, kato kaj vesperto.

Ĝi havas dorsajn, ventrajn, lum- bru- kaj movsensilojn, tiel la ludilo povas senti tikladon, karesadon, tagperiodojn, parolojn. Furby povas movi la okulojn ka orelojn, buŝon, eldoni bruojn, danci, kanti kaj eĉ paroli. En la parolĉipo estas integrita plurcentaj vortoj.

Ekde septembro de 2005, Furby havas voĉ-deĉifrilan internan programon tiel ĝi povas kompreni simplajn frazojn kaj eĉ respondi ilin.

Eksteraj ligiloj redakti