Mehmed bin Süleyman Fuzuli (nask. ĉ. 1495 en KarbalaNaĝaf en Irako – mortis en 1556 en Karbala) estis azeria-turka poeto, plej grava figuro de la klasika turka literaturo.

Fuzuli
Persona informo
Məhəmməd Füzuli
Məhəmməd Süleyman oğlu
مَحمد سلیمان اوغلو
Naskiĝo 30-an de novembro 1482 (1482-11-30)
en Bagdado,  Ak-kojunlo
Morto 1-an de januaro 1556 (1556-01-01) (73-jaraĝa)
en Karbalo,  Otomana Imperio
Mortis per pesto vd
Religio Ŝijaismosunaismo vd
Lingvoj azerbajĝanaarabapersaturka vd
Ŝtataneco Ak-kojunlo • Safavida imperio • Otomana Imperio vd
Familio
Infanoj Fazli vd
Profesio
Alia nomo فضولي vd
Okupo poeto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Lejli kaj Meĝnun vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fuzuli devenas verŝajne el familio de religiaj oficistoj kaj estis lerta en la pensmaniero de la epoko. Li vivis en Bagdado, lia unua mecenato estis ŝaĥo Ismail la 1-a, fondinto de la irana Safavida dinastio, kiu okupis Bagdadon en 1508. Post 26 jaroj, kiam Sulejmano la 1-a, osmanida sultano, okupis la urbon, Fuzuli provis ŝatatigi sin kaj ekde tiam verkis li en nomo de la osamna imperiestro. Tio verŝajne ne sukcesis kaj li translokiĝis al Istanbulo, al la osmana ĉefurbo. En sia fama verkaĵo, en la poemo Sikájetnáme (Plendo), li skribis per akra mokado, ke oni ne nomumis lin kortega poeto en Istanbulo. Li same facile verkis turke, arabe kaj perse. Kvankam li skribis la turklingvajn verkojn en azera dialekto, li profunde konis la osmanajn kaj ĉagatajan turkajn literaturajn tradiciojn.

La plej grava el inter liaj verkoj estas la melodia, poeta prilaboro de la granda orienta klasika historio, la Leila ve Maĝnun (Leila kaj Maĝnun). Tiu alegoria amrilato esprimas deziregon de Maĝnun (kiel homa spirito) por Leila (kiel dia beleco). Fuzuli estas verkinto de du versaroj, unu verkita en azera turka, la alia en la persa lingvo. En tiuj antologioj troveblas la plej lirikaj poemoj; kelkaj versoj prikantas la mistikan amon, aliaj priploras la mortemon de la mondo. Lian poezion karakterizas honesto, pasio, kaj ĉion-traplekta melankolio. Verkoj de Fuzuli influis multajn poetojn de la 19-a jarcento.