Gábor Benedek (moderna pentatlonisto)

Gábor Benedek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek Gábor estas hungara-germana pentatlonisto, skermisto, olimpiano, olimpia kaj monda ĉampiono, trejnisto.

Gábor Benedek (moderna pentatlonisto)
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1927 (1927-03-23) (97-jaraĝa)
en Tiszafüred
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ferenc Benedek
Okupo
Okupo modernpentatlonisto • skermisto • sporta trejnisto
vdr

Gábor Benedek[1] naskiĝis la 23-an de marto 1927 en Tiszafüred.

Biografio redakti

Gábor Benedek lernis en armea mezlernejo, tial dum la 2-a mondmilito li soldatiĝis kaj en Danlando li estis militkaptisto. Fine li hejmenvenis en 1947. Li akiris diplomon en komercista altlernejo, dum sportado li laboris en fabriko kiel librotenisto, krome li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. En Somera Olimpiko 1956 li ne manpremis la sovetianojn, tial hejmenveninta li eterne ne rajtis sportadi. Li vivtenis sin el produktado de karbonata akvo. En 1969 li disidis kaj li estis trejnisto en Warendorf. Li pensiuliĝis en 1992, depost fino de la socialismo li ofte revizitis Hungarion.

Lia edzino naskis plurfoje. Li ricevis hungarajn premiojn en 1951, 1955 kaj 2017.

Sporta kariero redakti

Gábor Benedek lernis gravajn fundamentojn de la pentatlono jam en la armea mezlernejo. Li estis moderna pentatlonisto, samtempe skermisto en 2 ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara pentatlona ĉampiono kvarfoje teame inter 1949-1953, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1948-1957, krome en nun ne ekzistanta sportbranĉo vintra pentatlono li estis ĉampiono en 1951, en la sama jaro ankaŭ en skermado. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun ora medalo teame kaj kun arĝenta medalo individue en 1952. Li estis ankaŭ la unua en mondĉampionumoj en 1953 kaj 1954 teame, respektive individue.

Fontoj redakti

Referencoj redakti