Gábor Csajághy [ĉajAgi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csajághy Gábor estis hungara kemiisto.

Gábor Csajághy [1] Arkivigite je 2015-09-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 18-an de junio 1903 en Balatonfüred. Li mortis la 23-an de julio 1972 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Csajághy akiris kemiistan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Komence li laboris en diversaj kemiaj uzinoj, ekde 1935 en la geologia instituto. Inter 1943 kaj 1970 li estis laboratoriestro de la instituto, poste li pensiuliĝis. En 1966 li kandidatiĝis el mineralogio. Li okupiĝis plej ofte pri analizado de akvoj kaj kuracŝlimoj. Li ricevis memormedalon kaj memorringon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A gyógyiszapok kémiai és fizikai tulajdonságairól (1952)
  • A felszín alatti vizek szerves anyagai (1960)
  • A magyarországi mezozóos képződmények geokémiai vizsgálata (1966)

Fontoj redakti