Gábor Fabricius, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fabricius Gábor estas hungara reĝisoro, scenaristo, produktoro, altlerneja instruisto.

Gábor Fabricius
Gábor Fabricius
Gábor Fabricius
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1975 (1975-10-25) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Eötvös József Gimnázium (Budapest) • Arta Universitato Moholy-Nagy • Centra Sankt-Martena Kolegio de Arto kaj Dezajno
Okupo
Okupo verkistofilmreĝisoroscenaristo
vdr

Gábor Fabricius[1][2] naskiĝis la 25-an de oktobro 1975 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Fabricius maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1994. Li akiris diplomojn en Arta Universitato Moholy-Nagy en 2003 kaj en:Central Saint Martins (2005), pli poste li praktikadis eksterlande. Jam pli frue en 1997 li fondis propran firmaon, kiu okupiĝis pri reklamfilmoj, kelkaj el tiuj estis premiitaj. En la 2000-aj jaroj li fondis ankaŭ fondaĵon, en 2010 filman produktejon. Ekde 2014 li instruis en la Arta Universitato. Li ricevis premion en 2008.

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • Grown Ups (mallonga filmo, 2010); ankaŭ produktoro
  • Bianka (mallonga filmo, 2012); ankaŭ scenaristo
  • Sintér (mallonga filmo, 2014); ankaŭ scenaristo
  • Dialogue (mallonga filmo, 2016); ankaŭ scenaristo kaj produktoro
  • Eltörölni Frankot (2021); ankaŭ scenaristo kaj produltoro

Liaj filmaj produktaĵoj (elekto) redakti

  • Egy nő igaz története (televida filmo, 2007)
  • Hamlet 360 (2017)

Liaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Az én nevem Jimmy (televida serio, 1990)

Liaj libroj redakti

  • Puha Neon Fejlövés (novelaro, 2009)
  • Másik bolygó (romano, 2016)

Fontoj redakti

Referencoj redakti