Gábor Görgey

Gábor GÖRGEY [gorgei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Görgey Gábor estis hungara verkisto, poeto, dramisto kaj ministro. Lia dua edzino estis Ildikó Iván.

Gábor Görgey
Persona informo
Naskonomo Görgey Arthur
Naskiĝo 22-an de novembro 1929 (1929-11-22)
en Budapeŝto
Morto 11-an de aprilo 2022 (2022-04-11) (92-jaraĝa)
en Solymár
Tombo Óbuda Cemetery vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös LorándKatolika Universitato Pázmány Péter vd
Partio senpartia vd
Familio
Edz(in)o Ildikó Iván vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoĵurnalistopolitikistoverkisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • tradukopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gábor Görgey naskiĝis, kiel Görgey Artúr la 22-an de novembro 1929 en Budapeŝto kaj mortis la 11-an de aprilo 2022.

Biografio redakti

Gábor Görgey frekventis universitaton nur dum unu jaro, poste li laboris en Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1951-1954 li estis deportita pro la aristokrata deveno. Li komencis sian karieron en 1956, tiam aperis la unua poemlibro. Inter 1959-1994 li ĵurnaladis en grava ĵurnalo, sed foje li havis taskojn en filmoj kaj en teatroj. Ekde 2002 li estis ministro dum 3 jaroj. Li edziĝis dufoje, havanta filinon. En 2006 li ricevis premion Kossuth, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (elekto) redakti

  • Füst és fény (Fumo kaj lumo), debuta poemaro, 1956
  • Délkör (Meridiano), poemoj, 1963
  • Komámasszony, hol a stukker? (Baptanino, kie estas la pistolo?), teatraĵo, 1969, baldaŭ prezentita ankaŭ en Usono
  • Köszönöm, jól (Dankon, bone), poemoj, 1970
  • Találkozás egy fél kutyával (Renkontiĝo kun duonhundo), prozo, 1980
  • Galopp a Vérmezőn (galopo sur kampo Vérmező), dramo pri la deporto, 1987
  • Vadászszőnyeg (Ĉasista tapiŝo), romano, 1988
  • Volt egyszer egy Felvidék (Iam estis Supra Hungarujo), romano, 1989
  • Eszkimó nyár (Eskima somero) elektitaj kaj novaj poemoj, 1993
  • Tiszta ország (Pura lando), 2002
  • Tükörjáték (Spegulo-ludo), teatraĵoj, 2003

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio