Gábor Gaál (geologo)

Gábor Gaál [gAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gaál Gábor estis hungara-finna geologo, altlerneja instruisto.

Gábor Gaál
Persona informo
Morto la 19
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
vdr

Gábor Gaál[1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1938 en Nitro (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 16-an de junio 2013.

Biografio redakti

Gábor Gaál apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Depost la 2-a mondmilito la familio translokiĝis al Budapeŝto pro Dekretoj de Beneš. La juna Gaál frekventis gimnazion, kiun interrompis la hungara revolucio de 1956. Iom post la falo de la revolucio li disidis al Aŭstrio, kie li maturiĝis en hungara gimnazio en 1957. Li akiris geologian diplomon en Universitato de Vieno kaj li doktoriĝis (Ph.D.) samloke en 1964. Li ekhavis aŭstran ŝtatanecon. Dum la studentaj jaroj somere li laboris en Finnlando, post la diplomo li vivis jam en Outokumpu, kie li edziĝis kaj finniĝis. En 1970 li ekinstruis en universitato de Oulu, ekde 1978 en Universitato de Helsinko. En 1983 li instruis en universitato de Salvador de Bahio. Reveninta al Finnlando li havis altajn postenojn en la geologia servo. Inter 1991-1996 li estis institutestro en Budapeŝto, poste 2 jarojn li estis konsilisto en Hungario kaj Finnlando, ekde 1998 nur en Finnlando. En 2003 li pensiuliĝis, sed li restis aktiva precipe en planoj de Eŭropa Unio. Li ricevis signifan finnan premion en 2007.

Lia disertaĵo redakti

  • Geologie des Rosskogelgebietes W Mürzzuschlag (1964)

Fontoj redakti

Referencoj redakti