Gábor Gelei
GELEI Gábor estis hungara biologo. Li naskiĝis en Árkos la 20-an de aŭgusto 1915 kaj mortis en Budapeŝto la 23-an de aŭgusto 1952.
Gábor Gelei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1915 en Arcuș |
Morto | 23-an de aŭgusto 1952 (37-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Familio | |
Patro | József Gelei |
Okupo | |
Okupo | biologo |
Biografio redakti
Li havigis en 1939 diplomon pri kemio-biologio en la universitato de Segedo, pli poste li plukvalifikiĝis en Berlin, Vieno kaj München. Ekde 1947 li instruis en pedagogia altlernejo de Szeged kaj en 1948 en Debrecen, ekde 1949 en Eger li estis profesoro katedrestro. Subtenite de MTA li esploris la fontojn, riveretojn kaj faŭnon de montaro Bükk.
Verkoj redakti
- Állattani kísérletek és gyakorlatok (Bp., 1952).
Fonto redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon