Gábor Péceli, laŭ hungarlingve kutima nomordo Péceli Gábor estas hungara inĝeniero, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (2007).

Gábor Péceli [1] naskiĝis la 5-an de julio 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Péceli studis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, post la diplomo en 1974 li restis samloke en la universitato kaj li doktoriĝis. Li estis elektita katedrestro en 1988, en la sekva jaro li profesoriĝis. Inter 2005-2008 li estis dekano, poste rektoro en la menciita universitato. Li doktoriĝis en 1989 antaŭ la akademio. Pli frue en 1986 li studvojaĝis al Usono. Li ricevis 3 premiojn inter 1992-1997.

Verkaro (elekto) redakti

  • Digitális szűrők analízisére és szintézisére alkalmas interaktív programcsomag (1976)
  • Diszkrét rekurzív transzformációk (1986)
  • Transients in Adaptive Measuring Channels (1998)
  • Spectral Observers for Unevenly Sampled Data (2007)
  • Analysis of Resonator-Based Harmonic Estimation in Case of Data Loss (2013)

Fontoj redakti